Cipreso
(Alidirektita el Kupreso)
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La kupreso[1], aŭ cipreso (Cupressus) estas genro de daŭra-foliaj, monoikaj arboj el la familio de cipresacoj kun malhele aŭ blue verdaj, skvamformaj folioj kaj kun globformaj konusoj el 6-12 dikaj, ŝildoformaj skvamoj. Estas 13 specioj, nord-hemisferaj, pluraj kultivataj por ornamo aŭ ŝirmado kontraŭ vento.
Populare oni nomas cipresoj ankaŭ la membrojn de iuj aliaj genroj de la cipresacoj, precipe (sed ne nur) tiujn de Chamaecyparis.