Kuproŝelo (aŭ eĉ Kuprokorpo) estas la praktiko protekti la subakvan korpon de ŝipo aŭ boato el la korodaj efikoj de salakvo kaj de bioinkrustado pere de la uzado de lamenoj el kupro fiksitaj al la ekstero de la ŝipokorpo. Ĝi estis pionirita kaj disvolvigita fare de la Reĝa mararmeo dum la 18a jarcento. Kadukiĝo de la korpo de ligna ŝipo estis grava problemo dum la Epoko de Navigado. La ŝipokorpoj estis suferantaj kontinuajn atakojn de ŝipvermoj kaj variaj maralgoj, ĉiuj el kiuj okazigis negativajn efikojn por la ŝipo, ĉu strukture, kaze de la vermoj, aŭ malhelpante rapidecon kaj direkteblon kaze de algoj.

En la fino de la 18a kaj en la komenco de la 19a jarcentoj, Sir Humphry Davy plenumis multajn eksperimentojn por konstati la variajn dikecojn de kupro submergita strande kaj poste mezuris kiom multe la marakvo estis degradinta ĉiun. Lamenoj el diferencaj metaloj restis en la marakvo dum kvar monatoj kaj poste estis ekzamenitaj. Ankaŭ du havenaj ŝipoj estis uzataj en tiu testado, unu kun zinka kaj alia kun fera zonoj. Kaj la zinka kaj la fera kovriĝis per karbonato kiu permesis ke algoj, plantoj kaj insektoj atakis la metalon. La ĉefa celo de tiuj eksperimentoj estis determini kiel malpliigi korodon al neprotektita kuprolamenado. Neprotektita kupro, kia tiu kiu ne estis kovrita per alia metalo kia fero, rapide iĝis el ruĝeca koloro al verdeca koloro de korodo.[1] Kiam alia metalo estis miksita en kupraj proporcioj el 1/40 al 1/150, ne estis videbla signo de korodo kaj minimuma pezoperdo.[1] Kiam la proporcio ŝanĝis el 1/200 al 1/400, estis grava korodo kaj pezoperdo. Davy konkludis, ke forĝita fero, kiu estis la plej malmultekosta fabrikebla, estis la plej bona por protektado de la kupro ĉar maleebla fero kaj zinko eluziĝis pli rapide.

Notoj redakti

Referencoj redakti

Citaĵoj
Bibliografio
  • Beaglehole, J.C.. (1966) The Exploration of the Pacific. Adam & Charles Black, London. OCLC 422331302.
  • Lavery, Brian. (1987) The arming and fitting of English ships of war 1600-1815. Londono: Conway Maritime. ISBN 0-85177-451-2.
  • McCarthy, Mike. (2005) Ships' Fastenings: From Sewn Boat to Steamship. Texas A&M University Press. ISBN 1585444510.
  • McKee, Alexander. (1972) A History of Seafaring based on Underwater Archaeology. Thames & Hudson. ISBN 0500010773.

Eksteraj ligiloj redakti