Kvadraturo de la luno

La kvadraturo de la lunokrescentoj estas matematika koncepto fare de la helena matematikisto Hipokrato el Ĥio, kiu konsistas en la kvadraturo pere de rektilo kaj cirkelo, de luno de tre specifaj karakteroj. Li ne estus konfuzata kun Hipokrato el Kos, tute najbara insulo (5-a ĝis 4-a jarcento a.K.), aŭtoro de la hipokrata ĵuro.

La luno de Hipokrato estas la supra grizigita areo. Nome la sama areo kiel tiu de la malsupra grizigita triangulo.

Lia kvadraturo de la luno (krescento aŭ luneto) estas speciala kompono de luno, formita per du cirkloj, el kiuj la diametro de unu el ili estas unu de la flankoj de la kvadrato enskribita en la unua el ili. Tial, la areo de la luno estas kvarono de la kvadrato enskribita, kiu korespondas al triangulo. La kvadraturo de la triangulo jam estis konata, kaj tial kvadraturi la lunon (tio estas, pere de rektilo kaj cirkelo) estis tute eble.

Ankaŭ la persa matematikisto Alhazen alfrontis la problemon.[1]

Notoj redakti

  1. Alsina, Claudi; Nelsen, Roger B. (2010), «9.1 Squarable lunes», Charming Proofs: A Journey into Elegant Mathematics, Dolciani mathematical expositions 42, Mathematical Association of America, pp. 137-144, ISBN 978-0-88385-348-1.