Luno (geometrio)

En geometrio, luno estas ĉiu el du similaj figuroj priskribitaj sube.

Ebena geometrioRedakti

En ebena geometrio, luno estas konkava areo barita per du arkoj de egalaj aŭ neegalaj radiusoj. La respektiva konveksa formo estas lenso.

Formale, luno estas la komplemento (matematiko) de unu disko kun la alia (se ili intersekciĝas sed neniu estas subaro de la alia).

     
     
Ebenaj lunoj de diversaj interrilatoj de lokoj kaj radiusoj de cirkloj, arkoj de kiuj limigas la lunojn. La lunoj estas grizaj, la cirkloj estas nigraj.


Sfera geometrioRedakti

Vidu en dulatero‎#Sur sfero.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti