Kvartaga laborsemajno

Kvartaga laborsemajno estas aranĝo, kie laborsemajno inkludas kvar labortagojn (krom se iu(j) semajntago(j), kiu(j) normale estas labortago, estas ordinara libertago). La kvartaga laborsemajno estas pravigita de esplortrovo, ke homo estas produktiva nur dum ĉirkaŭ tri horoj dum la labortago. Laŭ iuj esploroj tio, ke oni malplilongigas normalan laborsemajnon el kvintaga al kvartaga ne multe malpliigas laborproduktivecon, ĉar homoj laboras pli efike, se la laborsemajno estas pli mallonga. Normale kvartaga laborsemajno estas parte en uzo en Unuiĝinta Reĝlando kaj en Usono. En Rusio la ĉefministro Dmitrij Medvedev proponis la kvartagan laborsemajnon kaj klarigis pri tio opiniojn de siaj kunlandanoj. Proksimume duono el la rusoj, kiuj respondis al li, apogis kvartagan laborsemajnon. Multaj apogantoj de la kvartaga laborsemajno asertas, ke la kvartaga laborsemajno malpliigas streĉon de la laboristoj kaj helpigas ilin atingi ekvilibron inter la laboro kaj cetera vivo. Spertoj pri la kvartaga laborsemajno estas klare plejparte pozitivaj. Estas sentita ekzemple, ke ĝi peras tion, ke la laborantoj ne plu pli ol antaŭe atendas siajn jarajn feriojn. Ĝi plibonigas la eblojn pri hobioj. En Finnlando, almenaŭ Osmo Soininvaara esploris la eblecojn translokiĝi al kvartaga laborsemajno.