La kvarunga testudo (Testudo horsfieldii) el la ordo de testuduloj kaj familio de testudedoj troviĝas en Ŝinĝango de Ĉinio kaj ankaŭ videblas en Kaŭkazo, nordorienta Irano, Afganio kaj nordokcidenta Hindio. Ĝia karapaco longas ĉ.. 25 cm., ĝiaj kvar membroj estas en formo de cilindro kaj ĝiaj antaŭaj membroj havas po kvar ungojn, inter kiuj ne estas membrano. La kvarungaj testudoj vivas en fekundaj stepoj aŭ dezertaj regionoj. Ili manĝas junajn herbojn, kaj iam ankaŭ ŝelon de arbustoj. Somere en varmega kaj seka dezerto ili akiras bezonatan akvon nur el manĝaĵoj. Dum marto kaj aprilo ili sufiĉe viglas kaj serĉas nutraĵon de sunleviĝo ĝis sunsubiro. Tiam ili ĉiutage kapablas rampi pli ol 2 000 metrojn. Ili rapide grasiĝas pro abundo da nutraĵoj. Ne longe poste ili faras sekskuniĝon. Ili havas malhelbrunan koloron dum gravedeco. Tuj post la sezono de fekundiĝo la getestudoj disiĝas. De marto ĝis majo la testuduno demetas ovojn en lumriĉa loko sen kreskajoj. Ĝi faras foson kun profundo de ĉ. 10–12 cm. per la postaj membroj. Ĝi demetas en ĝin unuafoje 2-5 ovojn, post keikaj tagoj ankoraŭ 2-3. luj eĉ demetas ovojn triafoje. La ovo havas diametron de ĉ. 5 cm. La idoj eloviĝas post natura kovado de 65-82 tagoj. La kvarunga testudo kreskas malrapide kaj vivas longe. Ĝi maturiĝas en la aĝo de 10 jaroj. Tiam ĝia karapaco longas 9–10 cm. Kiam ĝi aĝas 20 jarojn, la karapaco longas 15 cm. kaj kiam ĝi aĝas 50 jarojn, la karapaco longas 20 cm. Ĉiujare ĝi aktivadas kelkajn monatojn. Kiam regas trosekeco kaj frosteco, ĝi sin kaŝas en memfarita truo longa 2 metrojn kun larĝa fino. Ĝi dormas en ĝi ĝis la vetero pliboniĝas. Multaj rabobestoj kaj rabobirdoj kaptas ilin por manĝi, precipe junaj testudoj estas pli facile atakeblaj pro sia mola karapaco.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kvarunga testudo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Testuduloj Testudines
Subordo: Cryptodira
Familio: Testudinidae
Genro: Testudo
Specio: T. horsfieldii
Testudo horsfieldii
Gray, 1844
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr