Trankvila revolucio

(Alidirektita el Kvieta Revolucio)

La Trankvila revolucio estis kebekia evento okazinta en la 1960-aj jaroj, kiu estis periodo de gravaj ŝanĝoj farita sen violento. Ĝi daŭris ĉirkaŭ 10 jarojn.

Unua mencio redakti

La vorto Trankvila revolucio estis menciita, en la angla, unuafoje en 1960 en la kanada ĵurnalo The Globe and Mail, kiel Quiet revolution.

Komenco redakti

En septembro 1959, Maurice Duplessis mortis, kaj 10 tagojn post lia morto Paul Sauvé anstataŭis lin, sed nur dum 100 tagoj, ĉar li mortis la 2-an de januaro 1960. Antonio Barette anstataŭis tiam Paul Sauvé. La Trankvila revolucio komencis la 25-an de junio 1960, kiam Jean Lesage estis elektita. [1]

Gravaj ŝanĝoj redakti

Eduko redakti

La 7-an de julio 1960, la Kebekia Ministerio de Eduko (hodiaŭ la Kebekia Ministerio de Eduko, Sporto kaj Amuzo) estis kreita kaj la unua ministro estis Paul Gérin-Lajoie. Kun ĉi tiu ministerio, la eduksistemo ekestis senpaga ĝis la Universitato.

Religio redakti

La loĝantaro kaj pastroj iĝis laikaj. La nombro de personoj, kiuj volas iĝi pastroj, ankaŭ malgrandiĝis.

La religio perdis sian influon. La ŝtato nun okupiĝas pri la eduko kaj la zorgo de la malsanuloj.

Familioj redakti

La nombro de personoj en familioj malgrandiĝis de 10 ĝis 2 aŭ 1. La divorco estas pli ofta.

Konsumado redakti

La provinco de Kebekio iĝis societo de konsumado, ĉar la aliro al la kredito en 1980 estis pli facila ol en 1900.

Referencoj redakti

  1. Libro Histoire populaire du Québec - 1960-1970