La Kvin Kubanoj, ankaŭ nomataj la Kuba Kvino, estas kvin kubanoj kiuj enŝovis sin en la retojn de la ekstremdekstraj kaj teroristaj ekzilkubanoj en Miamo (Usono), por ekscii pri ties atencoplanoj kontraŭ Kubo kaj averti pri ili la kuban registaron.

La agresoj (invado en la Porkogolfo en Kubo), atakoj kaj atencoj, organizitaj de tiuj kub-usonaj ekstremdekstraj retoj ekde Miamo, ofte en ligo kun la Central Intelligence Agency / Centra Informokapta Agentejo (CIA), kaŭzis tri mil kvarcent mortviktimojn dum la lastaj kvindek jaroj. La plej impresa el tiuj agoj, gvidata de s-roj Orlando Bosch kaj Luis Posada Carriles, okazis la 6-an de oktobro 1976, kiam du bomboj eksplodiĝis, super Barbado, la flugon CU 455 de la Cubana de Aviación, kaŭzante la morton de sepdek tri pasaĝeroj.

Tiuj organizaĵoj de tiu epoko daŭre ekzistas. La kvin kubanoj, arestitaj en Miamo la 12-an de septembro 1998, estis kondamnitaj, inter la 12-a kaj la 27-a de decembro 2001, ankaŭ en Miamo, je severegaj punoj ‒ René González : dek-kvin jaroj da malliberejo ; Fernando González : dek-naŭ jaroj da malliberejo ; Ramón Labañino : vivlonga plus dek-ok jaroj da malliberejo ; Antonio Guerrero : vivlonga plus dek jaroj ; Gerardo Hernández : duoble vivlonga plus dek-kvin jaroj.

Ĉar tiu juĝo estas grandparte konsiderata justecskandalo de eksterordinara maljusteco, multaj homoj en la mondo kaj en Usono engaĝiĝis por la liberigo de la kuba kvino. Sed tutmondaj alvokoj por ilia liberigo longe ne atingis sian celon, la registaro de Barack Obama en direktivo 2009 eĉ malhelpis apelacion. Tamen, en oktobro 2009 la kazo de Antonio Guerrero estis rejuĝita kaj lia puno reduktita al 21 jaroj kaj 10 monatoj.

En 2013 kaj 2014 la kvino estis liberigita, la lastaj tri interŝanĝe al la usonano Alan Gross.

Libro en Esperanto pri la temo: S. Lamrani [komp.]: La terorismo de Usono kontraŭ Kubo. La Kuba Kvinopo, Monda Asembleo Socia (MAS), Embres, 2009, ISBN 9782918300106, 237 p..

Eksteraj ligiloj redakti

– Maurice Lemoine: Nobel-premio pri maljusteco – Tri kubanoj rejuĝotaj en Miamo, Le Monde diplomatique en Esperanto