Kvinstria ajmofilo

(Alidirektita el Kvinstria pasero)

La Kvinstria ajmofilo, Aimophila quinquestriata, estas specio de birdoj de la familio de Emberizedoj kaj genro de Ajmofiloj, kiu enhavas speciojn kun rimarkindaj kapobildoj. Ĝi estas mezgranda membro de la grupo de la Amerikaj paseroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kvinstria ajmofilo
Kvinstria ajmofilo
Kvinstria ajmofilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Aimophila
Specio: A. quinquestriata
Aimophila quinquestriata
(Sclater & Salvin, 1868)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Amphispiza quinquestriata 1902.jpg
Amphispiza quinquestriata 1902

Disvastiĝo redakti

Tiu nearktisa paserina birdo troviĝas ĉefe laŭlonge de oriento de la regiono de la Kalifornia Golfo kaj de kontinenta regiono ĉe Pacifika Oceano de okcidenta Meksiko laŭlonge de la Okcidenta Patrinmontaro, el nordoriento de Sonoro al Ĥalisko, kun reprodukta teritorio kiu etendas al suda pinto de Usona ŝtato de Arizono, la Okcidenta Patrinmontaro inklude la teritoriojn de la Madreaj arbarinsuloj, de sudorienta Arizono, pleja sudokcidenta Nov-Meksiko, kaj norda Sonoro. Resume loĝas ĉefe en la montoj de okcidento de Meksiko kaj pli rare en sudokcidenta Usono.

Aspekto redakti

Estas specio 14 cm longa, kies nomo estas kialigita de kvin blankaj strioj en kapo: po unu super ĉiu okulo kaj tri en la gorĝo, tiuj lastaj dividitaj inter si de du nigraj trianguloj. La kvin strioj estas pli klare videblaj el frunta rigardo. La vangoj, beko kaj flankoj estas grizaj. Ankaŭ la brusto estas griza, sed kun nigra triangula makuleto centre, kiu limas kun blanka centra ventro kiu havas grizajn flankojn. La dorso estas pli grizbruna.

La kanto estas varia, sed simila al tiu de la Strigorĝa amfispizo.

Kutimoj redakti

La kutima vivejo estas mezaltaj lokoj kun arbustoj kaj paŝtejoj, aridaj rokaj montetoj kun densa arbustaro.

La ino demetas 2-4 bluecajn ovojn, punktecajn je bruna, en izolita tasforma nesto el herbo kaj bastonetoj ege kaŝita en bazo de arbusto.

Tiu meksika specio estis unuafoje trovata en Usono sude de Tucson en 1957. El tiam ĝi estis vidata foje norde de la limo, foje manĝigantajn idojn.

La Kvinstria ajmofilo estas regula viktimo de Nestoparazitado fare de molotroj.

Referencoj redakti

Plia legado redakti

Libro redakti

  • Groschupf, Kathleen. 1992. Five-striped Sparrow (Aimophila quinquestriata). In The Birds of North America, No. 21 (A. Poole, P. Stettenheim, and F. Gill, Eds.). Philadelphia: The Academy of Natural Sciences; Washington, DC: The American Ornithologists’ Union.

Tezoj redakti

  • Groschupf KD. M.S. (1978). RELATIONSHIPS OF SONG PATTERN COMPLEXITY TO NESTING STAGES IN THE FIVE-STRIPED SPARROW (AIMOPHILA QUINQUESTRIATA). Stephen F. Austin State University, United States, Texas.
  • Groschupf KD. Ph.D. (1983). COMPARATIVE STUDY OF THE VOCALIZATIONS AND SINGING BEHAVIOR OF FOUR AIMOPHILA SPARROWS. Virginia Polytechnic Institute and State University, United States, Virginia.
  • Hobart HH. Ph.D. (1991). Comparative karyology in nine-primaried oscines (Aves). The University of Arizona, United States, Arizona.

Artikoloj redakti

  • Borror DJ. (1971). Songs of Aimophila Sparrows Occurring in the USA. Wilson Bulletin. vol 83, no 2. pp. 132–151.
  • Groschupf K. (1985). Changes in Five-Striped Sparrow Aimophila-Quinquestriata Song in Intrasexual and Intersexual Contexts. Wilson Bulletin. vol 97, no 1. pp. 102–106.
  • Groschupf K. (1994). Current status of the Five-striped Sparrow in Arizona. Western Birds. vol 25, no 4. pp. 192–197.
  • Groschupf K & Mills GS. (1978). Inter Song Interval and Song Pattern Variability of the Five-Striped Sparrow. Auk. vol 95, no 4. pp. 758–760.
  • Groschupf K & Mills GS. (1982). Singing Behavior of the Five-Striped Sparrow Aimophila-Quinquestriata. Condor. vol 84, no 2. pp. 226–236.
  • Mills GS. (1977). New Locations for the Five-Striped Sparrow in the USA. Western Birds. vol 8, no 4. pp. 121–130.
  • Monroe BLJ. (1978). Summary of Highest Counts of Individuals for Canada and the USA. American Birds. vol 32, no 4. pp. 924–930.
  • Phillips AR & Farfan RP. (1993). Distribution, migration, ecology, and relationships of the five-striped sparrow, Aimophila quinquestriata. Western Birds. vol 24, no 2. pp. 65–72.