László Bálint
László Bálint [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bálint László estas hungara futbalisto (defendisto), olimpiano, trejnisto.
László Bálint | |||
---|---|---|---|
futbala defendanto | |||
Personaj informoj | |||
Naskiĝo | 1-an de februaro 1948 (76-jaraĝa) en Budapeŝto | ||
Klubaj informoj | |||
Nuna klubo | |||
Pozicio | |||
Profesiaj kluboj* | |||
Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) | |
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj | |||
László Bálint[1] naskiĝis la 1-an de februaro 1948 en Budapeŝto.
Biografio redakti
László Bálint aliĝis al junulara ĉefurba teamo en 1957. Li debutis profesie en prestiĝa plenkreska teamo en 1967, kie li ludis ĝis 1979. En tiu periodo li partoprenis en 316 matĉoj kun 37 goloj, eĉ li estis hungara ĉampiono en 1968 kaj 1976. Inter 1979-1984 li ludis eksterlande (en la unua jaro li estis belga ĉampiono), li estis tiu futbalisto dum la socialismo, kiu faris tion per oficiala permeso. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1972–1982 76-foje kun 4 goloj. En la Somera Olimpiko 1972 lia nacia teamo ricevis arĝentan medalon. Li estis trejnisto ekde 1985 enlande, de la nacia teamo en 1988.