László Budai (futbalisto)

László Budai [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Budai László estis hungara futbalisto, membro de la hungara orteamo, olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto. Lia origina familia nomo estis Bednarik, lia sporta nomo estis Budai la 2-a, ĉar tiam jam ekzistis alia samnoma futbalisto.

László Budai
mezkampulo
Personaj informoj
Naskiĝo 19-an de julio 1928 (1928-07-19)
en Rákospalota
Morto 2-an de julio 1983 (1983-07-02) (54-jaraĝa)
en Budapeŝto,  Hungario
Klubaj informoj
Nuna klubo
Pozicio
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la .

vdr
Memortabulo pri László Budai

László Budai[1] naskiĝis la 19-an de julio 1928 en Rákospalota, li mortis la 2-an de julio 1983 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Budai debutis en 1942 en la loka junulara klubo. Baldaŭ li ludis en gravaj ĉefurbaj kluboj (ekzemple Budapest Honvéd FC 1949-1959). Same inter 1949-1959 li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo resume 39-foje kun 10 goloj. En la Somera Olimpiko 1952 lia nacia teamo ricevis ormedalon, post jaro en Londono li venkis por la unua ne-brita nacia teamo, se temas pri venki Anglion hejme. En 1954 en la mondĉampionumo li akiris arĝentan medalon. Li estis trejnisto ĉe malgravaj kluboj inter 1959-1980.

Memorigiloj redakti

  • 2 memortabuloj en Budapeŝto
  • stadiono en Rákospalota

Fontoj redakti

Referencoj redakti