László Kazinczy
László Kazinczy [lAslO kazinci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kazinczy László estis hungara inĝeniero, profesoro.
László Kazinczy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de majo 1892 en Săcălaz |
Morto | 4-an de januaro 1978 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 34/3-1-301 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1920) |
Okupo | |
Okupo | maŝinkonstrua inĝeniero |
László Kazinczy [1] naskiĝis la 6-an de majo 1892 en Hungara reĝlando en Szakálháza (nuntempa Săcălaz en Rumanio). Li mortis la 4-an de januaro 1978 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiLászló Kazinczy akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1920. Post siaj studoj li laboris en diversaj fabrikoj kiel inĝeniero. Li longe instruis en la universitato, en 1939 li doktoriĝis. En 1963 li atingis la rangon titulara profesoro. En 1942 li estis nomumita teknika direktoro en fabriko. En 1952 li kandidatiĝis, en 1957 li pensiuliĝis, tamen kelkajn jarojn poste li estis konsilisto.
Elektitaj publikaĵoj
redakti- Az acél forgácsolása közben a forgácstőben létesülő alakváltozások vizsgálata (1939)
- Szerszámgépek I-II. (1955) - studenta lernolibro
- Fémforgácsoló szerszámgépek (1967)