László Lőrinczi (pastro)

LŐRINCZI László (loerinci) estis hungara pastro, eklezia kaj agrikultura fakverkisto naskita en Felsőrákos la 27-an de oktobro 1898 kaj mortinta en Cristuru Secuiesc la 24-an de oktobro 1981.

Kariero redakti

Lőrinczi László finis la unitariisman teologion de Kluĵo, poste li laboris en Usono en Klivlando. Je la influo de Ferenc Balázs li studis en ekonomia universitato de Amherst ŝtato Massachusetts. Reveninte li estis pastro en Cădaciu Mare (1927-41), lekciisto de ekonomilernejo de Cristuru Secuiesc, religinstruisto de la Unitariisma Gimnazio, poste ĝia direktoro (1941-48). Pli poste li estis pastro en Ormeniș (Brașov) (1948-73).

Verkoj redakti

  • A haszontyúk-tenyésztés mint mellékfoglalkozás (Székelykeresztúr 1931);
  • A tyúk nem hibás! (Hasznos Könyvtár, Brassó 1936);
  • Belterjes háztáji tyúktenyésztés (1973);
  • Baromfiudvar (1977).

Fonto redakti