László Várkonyi

László Várkonyi [lAslO vArkonji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Várkonyi László estis hungara tablotenisisto, futbalisto, mondĉampiono, trejnisto, poŝtisto. Lia origina familia nomo estis Weisz [vejs].

László Várkonyi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1909 (1909-04-01)
en Budapeŝto
Morto 1-an de marto 1972 (1972-03-01) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo tablotenisisto • table tennis coach
vdr

László Weisz[1] naskiĝis la 1-an de aprilo 1909 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de marto 1972 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Várkonyi inter 1923-1960 estis tablotenisisto en pluraj ĉefurbaj sportkluboj, sed li estis ankaŭ futbalisto en alia sportklubo inter 1958–1972. Li estis hungara ĉampiono sepfoje ĉiam teame inter 1928-1954. Li estis la unua en mondĉampionumo en 1949 teame. En poŝtista sportklubo li fondis la tablotenisan branĉon en 1942. En la jaroj 1950 kaj 1951 li estis trejnisto de la nacia teamo, poste ĝis 1955 li estis ties respondeculo. Inter 1958-1972 li estis trejnisto en sportkluboj. En la sensporta vivo li estis poŝtisto. Li iĝis majstra trejnisto en 1961. Li ricevis premion en 1955.

Liaj libroj redakti

  • Asztalitenisz (1952)
  • Az asztalitenisz edzésrendszere (kunaŭtoro, 1956)

Fontoj redakti

Referencoj redakti