Lääneranna

komunumo de Estonio

Lääneranna, tutfomale Lääneranna vald, estas nova malurba komunumo en Estonio kreita en 2017, kiu baze estas posteulo de la antaŭaj komunumoj Lihula vald kaj Hanila vald en la pli norda distrikto Läänemaa kaj la komunumoj Varbla vald kaj Koonga vald en la pli suda distrikto Pärnumaa. La tuta nova komunumo nun apartenas al la distrikto Pärnumaa kaj situas en la pleja okcidento de la kontinenta parto de Estonio (pli okcidente ankoraŭ situas iuj insuloj en la balta maro). Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 5 092 loĝantoj sur areo de 1 362,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 loĝantoj/km². Ĝi havas sian administran centron en la urbo Lihula, historie ankaŭ germane Leal, kvankam la lokaj germanaj baltoj preskaŭ ĉiuj devis forloĝiĝi sekve de la sekreta aldona protokolo de la pakto Ribbentrop-Molotov inter Nazia Germanio kaj Sovetunio aŭguste 1939.

Lääneranna
malurba komunumo de Estonio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Estonio
Distrikto Pärnumaa
Demografio
Loĝantaro 5 092  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 58° 36′ N, 23° 57′ O (mapo)58.623.95Koordinatoj: 58° 36′ N, 23° 57′ O (mapo) [+]
Areo 1362,67 km² ( 136 267 ha) [+]
Lääneranna (Estonio)
Lääneranna (Estonio)
DEC
Situo de Lääneranna

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lääneranna Parish [+]
vdr

Eksteraj ligiloj

redakti
 
la urba kastelo (origine germane Schloß Leal), detruita dum la Nordiaj Militoj kaj poste klasikisme rekonstruita komence de la 18-a jarcento
 
ruino de la mezepoka burgo (origine germane Bischofsburg Leal) de la tiutempa diocezo Ösel-Wiek (1228–1573, nun estone Saare-Lääne)