Lörtsy (laŭ la finna prononcado : [ˈlørtsy]) estas maldika, duonluna bakaĵo komence inventita en Savonlinno, orienta Finnlando. Oni povas fari ĝin kun diversaj farĉoj, la plej kutima el ili estas aŭ bongusta viandfarĉo aŭ pomfarĉo.

Lortsy.

Lörtsy el viandfarĉo havas viandon kaj rizon kiel en la finna torto. Stratvendistoj povas proponi ĝin kun la samaj kondimentoj (aŭ spicoj) kiel en la vianda torto, kiel peklita kukumo kaj bone tranĉitaj nekuiritaj cepoj, kaj kun laŭvola kolbaso. Kiel oni vendis ĝin surstrate kun peklaĵoj, oni prezentas lin faldita kiel taco.

La lörtsy farita el pomo havas dolĉan konfitaĵon el pomo kaj similas al benjeto farĉita de konfitaĵo.

La lörtsy devenas el orienta finnlanda regiono ĉirkaŭ Savonilinno, sed nuntempe oni trovas ĝin ĉie en Finnlando ĉe stratvendistoj kaj eĉ en superbazaro.