La Ŝpinistinoj

pentraĵo de Diego Velázquez
La Ŝpinistinoj
(Las Hilanderas)
Diego Velázquez, 1657 (?)
Oleo sur tolo
167 × 252 cm
Prado-Muzeo

La Ŝpinistinoj (hispanlingve Las Hilanderas) estas fama, malfrua pentraĵo fare de la hispana majstro Diego Velázquez por lia patrono Pedro de Arce. Pro la privata destino de la verko, ĝi ĉiam restis sufiĉe mistera, ekzemple koncerne la daton de sia kreado. Stilaj elementoj kiel lumo, ŝparema uzado de farbo kaj klara influo de la itala baroko instigis kelkajn komentistojn proponi la jaron 1657. Aliaj hipotezoj fruas la daton, iam inter 1644 kaj 1650, ĉar la pentraĵo iomete similas al pli fruaj verkoj.

La dua malhelpaĵo koncernas la temon de la pentraĵo. Oni tradicie kredis, ke la verko bildigis laborantinojn en la tapeto-fabrikejo de Santa Isabel. En 1948, Diego Angula tamen rimarkis, ke la sceno rememorigas la ovidan legendon de Arakna, kiu alfrontis la diinon Atena dum ŝpinkonkurso kaj, ĉar ŝi gajnis ĝin, estis aliformita en araneon. Oni hodiaŭ ĝenerale akceptas tiun hipotezon kiel la korektan interpretadon de la pentraĵo.

Vidu ankaŭ redakti