La Cuba

municipo en Teruel

La Cuba [laKUba] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la oriento de la orienta komarko Maestrazgo, kies administracia ĉefurbo estas Cantavieja.

La Cuba
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44141
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 49  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 35′ N, 0° 18′ U (mapo)40.5914927-0.2979842Koordinatoj: 40° 35′ N, 0° 18′ U (mapo) [+]
Alto 882 m [+]
Areo 6,514772 km² (65 1.4 772 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Cuba (Provinco Teruelo)
La Cuba (Provinco Teruelo)
DEC
La Cuba
La Cuba
Situo de La Cuba
La Cuba (Hispanio)
La Cuba (Hispanio)
DEC
La Cuba
La Cuba
Situo de La Cuba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Cuba (Teruel) [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas malgranda municipa teritorio sur 882 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la oriento de la komarko en kiu ĝi limas nur kun Mirambel kaj la cetero estas jam en la provinco Kasteljono; ĝi estas atingebla nur el La Mata en la provinco Kasteljono. La loko estas en la Iberia Sistemo.

Historio redakti

La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento kaj la zono estis donita al la Ordeno de Templanoj. La plej frua mencio estis de 1241 kiam la superulo de la Ordeno de la Templo donis la rajtigilon Carta Puebla al La Cuba favore de tridek lokanoj, sed laŭ la loknomo Valle de Desledón, ŝajne kiel zono apartenanta al Cantavieja. Post la dissolvo de la Templanoj la areo apartenis al la Ordeno de Sankta Johano.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en La Cuba kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 42 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (ĉefe migdaloj kaj vitejoj), kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Iam estis minado kaj industrio de esparto. Nune gravas ankaŭ kultura kaj rura turismo. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la lavejo, krucmonumentoj, neĝujo kaj aliaj antikvaj konstruaĵoj. Piedirado kaj biciklado tra naturaj lokoj altiras vizitantojn.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti