Nuno Baena

brazila esperantisto
(Alidirektita el La Forgesito)

Nuno Baena (ankaŭ Nuno ALVARES RODRIGUES), pseŭdonimo: La Forgesito, naskiĝis en la 25-a de julio 1865 kaj mortis en la 11-a de novembro 1922. Li estis brazila esperantisto kaj mararmea kuracisto.

Nuno Baena
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1864 (1864-11-30)
Morto 11-an de novembro 1922 (1922-11-11) (57-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Unu el fondantoj kaj la unua vicprezidanto de Brazila Klubo Esperanto en 1906, fondanto kaj unua prezidanto de la Esperanto-grupoj "Norda Matena Stelo" (1909), Studejo (1918) en Florianopolo kaj "Energio" (1921), en Belém (Parao).

Parolado de Nuno Baena en la Nacia Biblioteko, Rio-de-Ĵanejro, dum la 5-a Brazila Kongreso de Esperanto, en decembro 1913

Prezidanto de la 6-a Brazila Kongreso de Esperanto. Poeto kaj rakontisto, verkis Ama Stelaro, (originalaĵoj kaj tradukaĵoj).

La Forgesito

redakti

En la komenco de la Brazila E-movado, la tiamaj esperantistoj ricevadis titolon profesoro ĉe kongresaj kunvenoj. Okaze de la unuaj kongresoj, ĉiuj eminentuloj ricevis diplomojn kun tiu titolo. Oni ne scias kial, al d-ro Baena ne estis donita tiu titolo. Lia ĉagreno evidentiĝis kaj li decidis ekde tiam uzi la kaŝnomon "La Forgesito".

Verkoj

redakti
  • Ama Stelaro. Tradukaĵoj kaj originalaĵoj de La Forgesito, 1922, 119 p.
  • La Problemo de la Lingvo Internacia; Nuno Baena; Brazila Ligo Esperantista, Rio de Janeiro, Brazilo; 1925

Tradukoj

redakti
  • Coelho-Netto: La Korvo kaj la Vulpo