La Geometrio

matematika verko de Kartezio je 1637
(Alidirektita el La Géometrie)

La Geometrio (pli konata sub sia origina nomo en la franca, La Géométrie) estas verko eldonita en 1637 kaj verkita de Rene Descartes (Kartezio). La verko estis origine la kvara kaj lasta parto de la origina verko de Kartezio kiu inkluzivas la Diskurso pri la Metodo, kaj liaj eseoj pri meteologio kaj optiko.

La Géométrie
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro René Descartes
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1637
Eldonejo Q4483635
Ĝenro eseo
vdr
La Géométrie

Tiu ĉi verko estas unu el la plej konataj el la verkoj de Kartezio kaj okupiĝas pri solvado de problemoj en geometrio per algebraj iloj, tiel Kartezio fakte inventis la kampon konatan kiel analitika geometrio, subfako de algebra geometrio, tiel esence kunigante la du ĉefajn kampoj de matematiko en tiu tempo, nome algebro kaj geometrio kiel unu temo. La laboro de Kartezio en la verko estis utiligita kiel bazo por la laboro de Leibniz kaj Newton en la evoluo de infinitezima kalkulo.

Kartezio estas ofte meritigita je la invento de la kartezia koordinato (sistemo de koordinatoj pere de aksoj), sed la verko ne enhavas precizan priskribon de la paro de aksoj x kaj y kiel koordinataj aksoj, sed tiuj en la verko de Kartezio traktas "Papoajn problemojn", kiu traktas trovi la geometrian lokon por punktoj kun specialaj ecoj rilate al kolekto de konataj linioj. Por solvi la problemon, Kartezio markis paron de nekonataj perpendikularaj linioj kiel x kaj y, kaj konatajn liniojn estis markitaj kiel a,b,c ktp. El tiu ĉi ideo naskiĝis la kartezia aksa sistemo, la centra esplorilo en la kampo de analitika geometrio.

Eksteraj ligiloj redakti