La Guardia de Jaén

La Guardia de Jaén, nomita simple La Guardia surloke, en la zona estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

La Guardia de Jaén
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23170
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 175  (2023) [+]
Loĝdenso 135 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 45′ N, 3° 42′ U (mapo)37.741944444444-3.6925Koordinatoj: 37° 45′ N, 3° 42′ U (mapo) [+]
Alto 635 m [+]
Areo 38,43 km² (3 843 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Guardia de Jaén (Provinco Ĥaeno)
La Guardia de Jaén (Provinco Ĥaeno)
DEC
La Guardia de Jaén
La Guardia de Jaén
Situo de La Guardia de Jaén
La Guardia de Jaén (Hispanio)
La Guardia de Jaén (Hispanio)
DEC
La Guardia de Jaén
La Guardia de Jaén
Situo de La Guardia de Jaén

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Guardia de Jaén [+]
vdr
La Guardia de Jaén en la provinco.

Priskribo redakti

La areo de la municipo estas 38,43 km2 kie loĝas 5 011 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 128,31 loĝ./km2.

 
Kastelo.
 
Skribaĵo de la renesanca Fontano de la Placo Isabel la 2-a, 16a jarcento.

La Guardia de Jaén situas sur la sudoriento de la komarko Metropola Areo de Ĥaeno en la okcidento de la provinco, lime kun Ĥaeno, Mancha Real kaj Pegalajar. Estas sur 635 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj je 10 km sudoriente de la provinca ĉefurbo Ĥaeno en la okcidenta pinto de Sierra Mágina, sur la monteto Cerro de San Marcos, apud la elstaraĵo de la monteto Cerro de San Cristóbal, el kie oni dominas la valon de la rivero Guadalbullón.

Loĝata eke la Neolitiko (kuŝejo de «Cueva Cabrera»), ĝia strategia loko dominanta la valon de la rivero Guadalbullón havigis al ĝi grandan gravon, kaj politikan kaj militistan, en la zono, ĝis praktike la finon de la Granada Milito.

Je 10 km de Ĥaeno, ĝi estas la municipo plej proksima kaj plej bone komunikita kun la ĉefurbo pere de la tri vojoj ligantaj nome: ŝoseo de Puente Jontoya (JA-3200), ŝoseo de Sierra Nevada (N-323) kaj aŭtovojo Bailén-Motril (A44/E-902).

Geografio redakti

La municipa teritorio de La Guardia de Jaén okupas etendon de 38,43 km² apud la valo de la rivero Guadalbullón, je 10 km el Ĥaeno inter la monteto Cerro San Cristóbal kaj la kampo la Dehesa Boyal. Ĝi enhavas la internon de perimetro de 27.410,8 metroj.[1] Ĝi montriĝas en la folio 947a de la Nacia Topografia Mapo.[2][3]

La ĉefa domaro estas sur la orienta deklivaro de la monteto San Marcos, sudoriente de la antikva domaro je 635 metroj super marnivelo, nome el meza deklivaro sub la araba kastelo, antikva opidumo de iberoj, laŭlonge de la valo de la rivero Guadalbullón.[4][5]

Nordokcidente: Jaén Norde: Jaén Nordoriente: Jaén kaj Mancha Real
Okcidente: Jaén   Oriente: Mancha Real kaj Pegalajar
Sudokcidente: Jaén Sude: Jaén kaj Pegalajar Sudoriente: Pegalajar

Historio redakti

 
Cueva Cabrera. Unuaj homaj setlejoj.
 
Tremiso de la visigota reĝo Suintila, stampita en Mentesa.

La Guardia estas setlejo riĉa en historio pro la nombro de kulturoj kiuj tie estis laŭlonge de la tempo, ekde la romia epoko ĝis la Reconquista. La majoritato de historiistoj interkonsentas ke la nuna setlejo korespondas al la «Mentesa Bastia» de la fontoj antikvaj, de Plinio la Maljuna (NH) kaj de Polibio; al la Mentesa de romianoj kaj visigotoj, kaj al la islama Mantißa (Ibn Hajjan, Al-Razi, Ibn Galib, Al-Mukaddasi).[6][5][7]

La arkeologiaj kuŝejoj de la zono atestas, ke ĝi estis loĝata 4000 jarojn a.K. La unuaj homaj setlejoj de la zono estis en Cueva Cabrera (en la aktuala vojo de la Zona Recreativa «Allanadas de San Sebastián») kaj la Cámara Sepulcral los CorralejosCorredor (Kuprepoko),[8] ambaŭ de epoko neolitika.

En la epoko de iberoj estis opidumo, el kio oni trovis nekropolon kun 30 tomboj kun multaj objektoj. En la epoko de la Romia Imperio estis municipo kun 5000 loĝantoj. En tiu epoko la oro de la lokaj minoj estis populara pro la alta kvalito de pureco kaj fajneco. Estis urbo kun palacoj, publikaj, banejoj kaj temploj, kiel estas priskribita en la verkoj de Plinio (Celeberrini Stipendiariorum) aŭ de Polibio, konfirmita de la tiama epigrafio. Oni stampis monerojn en la epoko kaj de romianoj kaj de visigotoj, kiuj heredis la romian prosperon kaj ĝuis rilaton kun la Bizanca Imperio.

La arabaj fontoj koincidas, ke en la epoko de Al Andalus Mantisa ([Mantißa]) estis antikva urbo, alta kaj forto, situa sur valo de fekunda tero por ajna kultivo kaj kiu posedis akvon abunde. El militista vidpunkto, estis defendejo praktike neatakebla ĉar estis sur monteto (Cerro de San Marcos) kun firmaj defendiloj. Krome ĝi estis etapo en ŝoseo kiu estis ligilo de Acci (Guadix) al Kastulo kaj Aurgi (Jaén). En 1244 Fernando la 3-a konkeris la urbon, kiu plue estis kaj maŭra kaj kristana en landlima zono ĝis la definitiva konkero de Granado fare de la kristanoj.

Fine de la 20a kaj komence de la 21a jarcentoj la urbo havis ĉirkaŭ 2000 loĝantojn. El la mezo de la 2000-aj jaroj startis plialtigo al la nuna 5000. Spite la komencan industriigon de la municipo kaj la lokan komercon, la ekonomio dependas de la proksimeco al la provinca ĉefurbo. En 2007 oni inaŭguris industrian zonon de La Guardia kaj tio helpis sektorojn kiel komerco, konstruado, servoj (gastigado...)[2] kiuj estas nun la ĉefaj motoroj de la nova ekonomio de La Guardia.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. «Instituto de estadística y cartografía de Andalucía». Konsultita la 15an de februaro 2011.
  2. 2,0 2,1 Instituto de Estadística de Andalucía (28a de julio 2009). «IEA-SIMA - La Guardia de Jaén». juntadeandalucia.es (Consejería de Economía y Hacienda. Junta de Andalucía). Konsultita la 15an de februaro 2020.
  3. Ministerio de Fomento. «Instituto Geográfico Nacional». Arkivita el la originalo la 5an de septembro 2011. Konsultita la 15an de februaro 2011.
  4. Instituto Andaluz del Patrimonio Histórico. «BDI Ciudad Histórica de La Guardia de Jaén». juntadeandalucia.es. Consejería de Cultura de la Junta de Andalucía. Junta de Andalucía. Konsultita la 4an de januaro 2011.
  5. 5,0 5,1 Ayuntamiento de La Guardia de Jaén (6a de oktobro 2009). «Historia» Ayuntamiento de La Guardia de Jaén. laguardiadejaen.com. Concejalía de Comunicación. Ayuntamiento de La Guardia de Jaén. Arkivita ekde la originalo la 19an de aŭgusto 2011. Konsultita la 15an de februaro 2011.
  6. García y Bellido, 1982
  7. Roldán Hervás, José Manuel, Itineraria Hispana. Fuentes Antiguas para el estudio de las vías romanas en la Península Ibérica. Granada/Valladolid (1975)
  8. Instituto Andaluz del Patrimonio Histórico. «BDI - Denominación: Cámara Sepulcral de Los Corralejos». juntadeandalucia.es (Consejería de Cultura. Junta de Andalucía). Konsultita la 15an de februaro 2020. «Tipologías: Cuevas artificiales (Tumbas); P.Históricos/Etnias: Edad del cobre».