Pegalajar

Pegalajar [pegalaĤAR] estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio. Parto de ĝia municipa teritorio estas ene de la Natura Parko de Sierra Mágina.

Pegalajar
Pegalajar.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23110 [+]
Retpaĝaro www.ayto-pegalajar.org [+]
Demografio
Loĝantaro 2 919  (2019) [+]
Loĝdenso 37 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 44′ N, 3° 39′ U (mapo)37.738033-3.650917Koordinatoj: 37° 44′ N, 3° 39′ U (mapo) [+]
Alto 818 m [+]
Areo 79 km² (7 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Pegalajar
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Pegalajar [+]
Information icon.svg
vdr
La dekkvar municipoj de la komarko Sierra Mágina de Ĥaeno. Pegalajar en la okcidento helverde.
Pegalajar en la provinco.

La areo de la municipo estas 80 km2 kie loĝas 2 919 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 36,81 loĝ./km2.

Estas interesaj vidindaĵoj la Arko de la Enkarnigo, nome gotika konstruaĵo de la 15a jarcento kaj la preĝejo de la Sankta Kruco, templo renesanca de la 16a jarcento, kiu suferis grandajn damaĝojn en la Hispana Enlanda Milito, kun sonorilturo kiu estis resto de la antikva mezepoka fortikaĵo.

GeografioRedakti

Pegalajar situas sur la okcidento de la komarko Sierra Mágina en la sudo de la provinco, lime kun La Guardia de Jaén, Mancha Real, Torres, Cambil, Carchelejo, Campillo de Arenas kaj Ĥaeno. Estas sur 798 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj de la provinco Ĥaeno kaj je 18.8 km sudoriente de la provinca ĉefurbo Ĥaeno.

La ĉefa urba kerno estas sur la suda deklivo de la Serrezuela de Pegalar, kaj estas submunicipo, La Cerradura (La Seruro), je 560 metroj super la marnivelo, laŭlonge de la fluejo de la rivero Guadalbullón. La Huerta de Pegalajar estas Havaĵo de Kultura Intereso ĉar estas “simbola modelo de interagado homo-naturo”.[1]

Nordokcidente: La Guardia de Jaén Norde: Mancha Real Nordoriente: Torres
Okcidente: La Guardia de Jaén   Oriente: Cambil
Sudokcidente: Jaén Sude: Campillo de Arenas Sudoriente: Carchelejo

HistorioRedakti

Prahistorio kaj AntikvecoRedakti

 
Serrezuela de Pegalajar kie estas rokpentraĵoj.

La plej antikvaj pruvaroj de homa okupo en la municipa teritorio estas de la Kuprepoko, en la Kavo Majuelos, je 500 metrosj norde de la urba kerno, kaj preskaŭ detruita aktuale. Tie estis kolektiva tombejo kun homaj restaĵoj kaj instrumentoj el osto kaj siliko, restaĵoj de ceramiko kaj kupraj sagopintoj. Menciindas ankaŭ Serrezuela, kie estas rokpentraĵoj kaj la monteto Torre de la Cabeza, kun strukturoj de loĝejoj de la Bronzepoko, kun okupado dum la epokoj de iberoj (ceramiko kun geometria ornamado pentrita ruĝe), de romianoj kaj eĉ mezepoke. Eble la kastelo de Peñuela staras sur romia iama konstruaĵo; eble estis romia vojo ĉar oni trovis kvar miliariojn en 1975. Oni trovis ankaŭ ceramikon romian, inter kiuj hispana terra sigillata. En tiu epoko la okupo estus de disaj kampardomoj.[2]

Mezepoko kaj posteRedakti

En islama epoko de Al Andalus estis diversaj fortikaĵoj en diversaj epokoj kiuj utilis kiel defendejoj okaze de atakoj. Finfine pro ordono de Abd ar-Rahman la 3-a oni venis al pli malsupra areo kun muelejoj, terasoj kaj akvorezervejoj. Fernando la 3-a konkeris Pegalhaiar kaj ties alkazaron en 1244, kiuj estis inkluditaj en la teroj de la reĝo kiel milita zono landlima kun la Nazaria Regno de Granado. La internaj konfliktoj de Kastilio en la 14a kaj 15a jarcentoj rezultis en konsekvencoj en Pegalajar, ekzemple dum komploto en 1468 kontraŭ Iranzo. En 1559 Filipo la 2-a konfirmis la Ĉarton de Privilegio.[3]

BildaroRedakti

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Instituto Andaluz del Patrimonio Histórico. Paisaje de Pegalajar. 08/05/2013. Alirita la 20an de februaro 2020.
  2. Sillères P. Un grupo de cuatro miliarios en La Cerradura: Pegalajar, Jaén. En: Boletín del Instituto de Estudios Giennenses. 1976; XXII(90):55-70.
  3. Instituto Andaluz del Patrimonio Histórico. Memoria final de intervención "La carta de privilegio real". (1599) Pegalajar, Jaén. Sevilla: Consejería de Cultura de la Junta de Andalucía; 2003. Alirita la 20an de februaro 2020.