Campillo de Arenas

Campillo de Arenas estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Campillo de Arenas
Campillo de Arenas (Jaén, Andaluzio)
Campillo de Arenas (Jaén, Andaluzio)
Campillo de Arenas (Jaén, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Jaén
Municipo Campillo de Arenas
Poŝtkodo 23130
Retpaĝaro www.campillodearenas.org
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Campillo de Arenas
Demografio
Loĝantaro 1 985 [1]
Loĝdenso 17,6 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°33′N 3°38′U  /  37.55°N, 3.633°U / 37.55; -3.633 (Campillo de Arenas) (mapo) Koordinatoj: 37°33′N 3°38′U  /  37.55°N, 3.633°U / 37.55; -3.633 (Campillo de Arenas) (mapo)
Alto 864 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 113 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Campillo de Arenas (Andaluzio)
Campillo de Arenas (Andaluzio)
DMS
Campillo de Arenas
Campillo de Arenas
Campillo de Arenas
Campillo de Arenas sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Campillo de Arenas [+]
vdr
La dekkvar municipoj de la komarko Sierra Mágina de Ĥaeno. Campillo de Arenas en la sudokcidento flave.

La areo de la municipo estas 113 km2 kie loĝas 1985 geloĝantoj, do loĝdenso estas 17.6 loĝ./km2.

Geografio redakti

 
Ruinoj el la epoko de almohadoj de la Kastelo de Arenas.
 
Akvorezervujo kaj turo de epoko de nazarioj de la Kastelo de Arenas.
 
Detalo de unu de la plurlateraj turoj de la ekstera murego, de la epoko de kristanoj, de la Kastelo de Arenas.

Campillo de Arenas situas je 38 km de la provinca ĉefurbo Ĥaeno en la komarko Sierra Mágina je 58 km de Granado, laŭ la aŭtovojo Bailén-Motril (A-44). Ĝi estas je 865 msm. En la valo de la rivero Campillo kiu poste estos Guadalbullón antaŭ elflui en la Gvadalkiviron.

La municipa teritorio limas kun tiuj de Noalejo, Cambil, Carchelejo (Cárcheles), Pegalajar, Jaén kaj Valdepeñas de Jaén. Temas pri montara areo plena de olivarboj nome taŭga loko por promeno kaj sporto subĉiela. Sur montaro, kunhavita kun Noalejo kaj Valdepeñas de Jaén oni instalis en 2001 ventogeneratoran parkon de la Sierra del Trigo.

Historio redakti

La vilaĝo estis fondita per "Real Cédula" de la reĝino doña Juana en 1508, sed estis Filipo la 2-a kiu havigis la urban titolon de "villa" en 1539.

Demografio redakti

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 1985 geloĝantoj de la municipo Campillo de Arenas estas 968 inoj kaj 1017 viroj. En la 113-kvadratkilometra teritorio estas la vilaĝo, kie loĝas 1978 geloĝantoj, kaj aliaj 7 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 25, 10 inoj kaj 15 viroj, kaj mortis 23, 9 inoj kaj 14 viroj. Tiel la natura kresko estis 2 (0.1%). La laborkapabla loĝantaro estis 780 homoj (39.3%).

Eksteraj ligiloj redakti

  • Campillo de Arenas - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

Referencoj redakti

  1. SIMA 2007