Cárcheles [KARĉeles] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio. Ĝi estas formata de la domaroj Cárchel kaj Carchelejo [karĉeLEĥo], kiuj ĝis 1975 estis sendependaj municipoj. Cárcheles estas sur la nodorienta deklivaro de la montaroj Grajales kaj Alta Coloma, descende al la rivero Guadalbullón.

Cárcheles
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23191 • 23192
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 300  (2023) [+]
Loĝdenso 30 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 39′ N, 3° 38′ U (mapo)37.64459375-3.63857780143Koordinatoj: 37° 39′ N, 3° 38′ U (mapo) [+]
Alto 825 m [+]
Areo 43 km² (4 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cárcheles (Provinco Ĥaeno)
Cárcheles (Provinco Ĥaeno)
DEC
Cárcheles
Cárcheles
Situo de Cárcheles
Cárcheles (Hispanio)
Cárcheles (Hispanio)
DEC
Cárcheles
Cárcheles
Situo de Cárcheles

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cárcheles [+]
vdr
La dekkvar municipoj de la komarko Sierra Mágina de Ĥaeno. Cárcheles en la sudokcidento flave.
Cárcheles en la provinco.

Priskribo redakti

 
Carchelejo.

La areo de la municipo estas 43 km2 kie loĝas 1 363 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 31,98 loĝ./km2.

Cárcheles situas sur la sudokcidento de la komarko Sierra Mágina en la sudokcidento de la provinco, lime kun Campillo de Arenas, Cambil kaj Pegalajar. Estas sur 825 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj de la provinco Ĥaeno.

Ekonomio redakti

La bazo de la loka ekonomio estas la kultivo de la olivarboj, same kiel en la majoritato de la areo. Menciidas ankaŭ la industrio de viando de transformado de porko. En la municipo estas paŝtejoj por la brutobredado.

Historio redakti

La unua dokumento konata kiu mencias la tri kernojn (Carchelejo, Cárchel kaj Cazalla) estas de la epoko de la konkero de tiuj teroj fare de la kastiliaj reĝoj. Ĉirkaŭ la dua duono de la 13a jarcento - 1256 -, Alfonso la 10-a donis al la episkopo de Ĥaeno la kastelon de Cárcheles, kies ruinoj estas kio nun konatas kiel Castillejo [kastiJEĥo] (Kasteleto).

En 1485 Cambil dependas de Ĥaeno. En 1558, Cambil, separiĝas de la jurisdikcio de Ĥaeno kaj kiam oni decidas la limigon oni inkludas en tiu la kampadomojn de Carchelejo, Cárchel kaj Cazalla. En tiu epoko havis demografion de 12 lokanoj Cárchel, 33 lokanoj Carchelejo kaj 26 lokanoj Cazalla. En la 17a jarcento okazas sendependigo disde Cambil kaj la nova municipo havis administracian centron en Carchelejo.[1] Dum la 19a kaj 20 jarcentoj okazis kunigojn kaj diskunigojn, krom plialtiĝo de la loĝantaro.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti