La Hoz de la Vieja

municipo en Teruel

La Hoz de la Vieja [laOZ delaBJEĥa] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la centro de la norda komarko Minbasenoj, kies komarka ĉefurbo estas Utrillas. La loknomo La Hoz de la Vieja estas popoletimologie komprenebla kiel La Rikoltilo de la Maljunulino (tiukadre aperas rikoltilo en la municipa blazono), sed fakte la reala etimologio estas tute alia, kaj ne tiom popolfabela.

La Hoz de la Vieja
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44791
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 87  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 55′ N, 0° 51′ U (mapo)40.9238133-0.8434245Koordinatoj: 40° 55′ N, 0° 51′ U (mapo) [+]
Alto 932 m [+]
Areo 43,728659 km² ( 437 2.8 659 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Hoz de la Vieja (Provinco Teruelo)
La Hoz de la Vieja (Provinco Teruelo)
DEC
La Hoz de la Vieja
La Hoz de la Vieja
Situo de La Hoz de la Vieja
La Hoz de la Vieja (Hispanio)
La Hoz de la Vieja (Hispanio)
DEC
La Hoz de la Vieja
La Hoz de la Vieja
Situo de La Hoz de la Vieja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Hoz de la Vieja [+]
vdr

Toponimio redakti

La loknomo La Hoz de la Vieja devenas el ruĝaj materialoj de Malsupra Triaso, kiel Rubiel aŭ Rubiello kaj el gorĝo kiu trapasas ilin. Tiel formiĝis Foz Rubiella, kaj Foz la Viella kaj finfine Hoz de la Vieja. Tekstoj de 1280 literumis Foz la Viela (la "ll" kiel nur uni "l"), en teksto de 1212 kiel Foz la Villa. En la 15-a jarcento oni kastiliigis la nomon. En aragona teksto de 1434 aperis kiel Foz de la Vieia, kaj en 1495 kiel Fox de la Viexa.

Geografio redakti

 
La kastelo.
 
La preĝejo.

Ĝi estas je 86 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj inter Cortes de Aragón (norde) kaj Utrillas (sude) laŭ la ŝoseo A-222. La urba kerno estas sur 931 msm, ĉe fortikaĵa turo. Ĝi estas en montara Iberia Sistemo en areo kie ekfluas diversaj rojoj.

Historio redakti

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1363 lokanoj konstruis sian propran kastelon.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en La Hoz de la Vieja kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 91 loĝantoj.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), minado kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, la kastelo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti