La Kaptito (pentraĵo)

pentraĵo de Joseph Wright of Derby

La Kaptito, el Sterne (angle: The Captive, from Sterne) estas pentraĵo farita de Joseph Wright of Derby kompletigita en 1774 kaj nun en la Artgalerio de Vankuvero. La Kaptito de Sterne (angle: Sterne's Captive) estas simila pentraĵo fare de Wright en la Muzeo kaj artgalerio de Derby kaj unue ekspoziciita de la artisto en 1778. Ĉi lasta pentraĵo rezultigis tre raran gravuraĵon tial ke ĝia aĉetinto komisiis presitan eltiraĵon de nur 20 ekzempleroj antaŭ ol la prestipo estis detruita.

La Kaptito, 1778, Joseph Wright of Derby (Muzeo kaj artgalerio de Derby)
La Kaptito, el Sterne, 1774, Joseph Wright of Derby, 102x127,5 cm (Artgalerio de Vankuvero)

Priskribo redakti

La pentraĵo montras la malesperon de vojaĝanto kiu troviĝas forlasita en fremda karcero.[1] La Kaptito estis bazita sur samnoma ĉapitro en populara libro de Laurence Sterne. La libro de Sterne aperinta en 1768 A Sentimental Journey Through France and Italy priskribis imagitan sinsekvon en kiu la heroo de la rakonto, Yorick, imagas ke li estas enkarcerigita en Bastilo pro tio ke li perdis sian pasporton. Yorick estas poste liberigita ĉar oni prenas lian nomon por indiki ke li estas grava persono ĉar li estas ŝercisto de la Reĝo. (Joriko estas ŝercisto en la teatraĵo Hamleto de Shakespeare. La vojaĝo estis bazita en 1762 kiam Britio batalis kontraŭ Francio en la Sepjara milito kaj enkarcerigo povus esti ebleco por vojaĝanto el malamika lando.[2])

Historio redakti

 
Etudo de John Stavely por la dua versio de Wright

La unua pentraĵo (1774) estis farita de Wright kiam li estis en Romo. Post ĝia kompletigo li devis reimporti ĝin en Brition; Llewellyn Jewitt rakontas ke li preskaŭ importis ĝin senimposte sed lasta obĵeto devigis lin pagi import-imposton. La debato fokusiĝi al demando ĉu la sidanto estas romia kaj oni argumentis ke la sidanto devus esti pli bone vestita.[3] [4]

La pentraĵo estis transformita en punktitan gravuraĵon fare de Thomas Ryder en 1779 kaj estis publikigita de John Boydell kaj Josiah Boydell en 1786.[1] Tamen pli frua mezotinta gravuraĵo fare de John Raphael Smith de la pentraĵo de 1778 estis komisiita de John Milnes post kiam li aĉetis la pentraĵon dum ekspono de la Reĝa Akademio. Milnes akiris presaĵon de ĉiu pentraĵo de Wright kiun li povis, sed la presaĵo kiun li komisiis de sia propra pentraĵo estis limigita al nur dudek ekzempleroj antaŭ ol la prestipo estis detruita.[5] Ĉi tiu gravuraĵo estas nun escepte rara kaj estas nur havebla en malgranda nombro de Britaj institucioj kaj neniu ekstere.[5]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Room 4: Gothic Gloom Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine, The Tate, London
  2. Sterne, Laurence. (2008) A Sentimental Journey and Other Writings. Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-953718-1.
  3. Jewitt, Llewellyn (1866). “Wright”, The Art Journal London p353 5. 
  4. Joseph Wright of Derby:Painter of Light, Benedict Nicolson
  5. 5,0 5,1 Pictures. Lowell Libson Ltd.[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj redakti