Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Konkordo fondiĝis en 1927 kaj estas la kortrijka sekcio de Flandra Esperanto-Ligo (FEL). Ĝi konigas la planlingvon Esperanto en la sudokcidenta parto de Flandrio kaj grupigas la tieajn esperantoparolantojn kaj simpatiantojn.

Antaŭantoj redakti

Jam fine de la 19a jarcento estis parolantoj de planlingvo en Kortrijk. Ĉar Kortrijk multe suferis pro la du mondmilitoj multaj lokaj dokumentoj perdiĝis kaj necesas per malrektaj fontoj rekonstrui la historion.

Volapük redakti

Volapük estis la unua planlingvo iom larĝe konata. Julien Waegenaere estis volapükisto ekde 1886. En 1892 Waegenaere (loĝanta en Steenpoortstraat, poste en Doorniksewijk) estis membro de volapükista grupo kiu kunvenis en Au Moulin, Steenpoortstraat kaj respondeculo por Okcidenta Flandrio, poste por tuta Belgio. En 1895 per la gazeto L'Echo de Courtrai li plurfoje anoncis kurson kaj ekspozicion en Au Moulin. Li demisiis en 1896.[1]

Fruaj kortrijkaj esperantistoj redakti

Almenaŭ du kortrijkaj studentoj havis gravan rolon en la ekestanta belga Esperanto-movado.

  • Pierre Mattelaer (1880-1941) studis farmacion en Leuven kaj estis kunfondinto kaj sekretario de la Esperantista Katolik-Universitata Grupo kaj dum sia tuta vivo aktivis en esperantistaj rondoj. Ne estas trovitaj mencioj pri li en la kortrijka gazetaro de la komenco de la jarcento.
  • Maurice Seynaeve (1877-?) studis medicinon en Gent, tie fondis studentan grupon kaj estis administranto de revuo Belga Sonorilo. Li aperigis serion de artikoloj pri Esperanto en Journal de Courtrai (1903) kaj en De Gulden Spore (1904). En 1904 li diplomiĝis kaj ekloĝis en Heule.[2] Laŭ Tutmonda Jarlibro Esperantista (1910) li poste loĝis en Verviers.

Aliaj kortrijkaj nomoj menciitaj en esperantaj fontoj estas fraŭlino M. Debrabandere (puntkomerco De Brabandere-Feys, Grote Hallenstraat 10) kaj advokato Ernest Goethals (1871-1961), kiuj pagis protektan abonon al tiama revuo Belga Sonorilo sed ne troveblas kiel aktivuloj en la kortrijka gazetaro.

La Belga Adresaro Esperantista (1910) kaj la revuo Belga Katoliko (1911-1913) aperigis membrolistojn kun po ĉirkaŭ 20 personoj el Kortrijk: nur kelkaj nomoj aperas en ambaŭ listoj. Eble la malbonaj rilatoj inter katolikoj kaj liberpensuloj malebligis kreon de komuna grupo.

 
Esperanto-grupo en Zeist, Nederlando, dum la Unua Mondmilito
 
Komitato de la Esperantista Grupo Ĉiam Antaŭen en la internigejo de Zeist, Nederlando

Ĉiam Antaŭen redakti

Urbain Demey (fervojisto, 1883-1952) kun J. Van de Putte[3] fondis komence de 1914 grupon Ĉiam Antaŭen kiu varbis ĉefe ĉe fervojistoj.[4] Nenio troveblas pri tiu grupo en la loka gazetaro. Dum la Unua Mondmilito Demey estis internigita en Harderwijk kaj Zeist (Nederlando) kaj tie, kun Alfred Nachtergaele (1890-1964) aktivis kaj instruis en grupo Ĉiam Antaŭon. Post la milito Ĉiam antaŭen ne reaktiviĝis. Kontraste, en la kortrijka gazeto Publicity ankoraŭ en 1939 aperis alvoko por kunveno de eksaj internigitoj en Harderwijk kaj Zeist el la regiono de Kortrijk.

Ekesto de La Konkordo redakti

En 1923 Frans Vandommele (1890-1987) varbis Gerard Debrouwere kaj Cesar Vanbiervliet por Esperanto. El tio rezultis fondiĝo de la klubo La Konkordo en 1927. En 1928 kursoj estis donitaj de Urbain Demey al 200 personoj, el kiuj preskaŭ 100 membriĝis. En la sama jaro jam okazis la unua internacia kontakto: vizito al la samideanoj de Roubaix.[5] Ekestis regula grupo vivo kun kunvenoj, ekskursoj, partopreno al kongresoj... ĝis la komenco de la dua mondmilito.

Kongresoj redakti

En 1932 La Konkordo organizis la trian flandran Esperanto-kongreson kaj samtempe festis sian kvinjariĝon. Je tiu okazo la grupo eldonis ilustritan turisman gvidilon pri Kortrijk.

En 1977 estis festita la 50jara jubileo dum la 59a Belga Kongreso de Esperanto. En la kongreslibro estas skizo de la historio de La Konkordo.

En 1989 La Konkordo gastigis la sepan Internacian Medicinan Esperanto-Konferencon (IMEK]

Revuoj redakti

De 1929 ĝis 1939 aperis revueto (kutime nur unu folio) Nia Espero, monata ligilo inter la geesperantistoj de la Kortrijka regiono. El la 71 numeroj perdiĝis 43 (okt. 1933), 45 (dec. 1933), 59 (majo 1935), 60 (junio 1935), 62-67 (1935-36), 69-70 (1937).

Ekde 1973 denove aperis revueto, kies titolo plufoje ŝanĝiĝis: Esperanto – Regioniaj Komunikoj – Gewestelijke Mededelingen Belgische Esperanto-Federatie – Mededelingen van het Esperanto-Aktiecomité Zuid-West-Vlaanderen (numeroj 1-14, 1973-1975); Esperanto – Informilo (numeroj 15-50, 1975-1982); Cirkulero (numeroj 51-174, 1983-1996); Novaĵletero (numeroj 175-222 (1996-2007). Estas kompleta serio ĝis 1986. La revueto ankaŭ estis informilo pri la grandiĝo de la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet.

Referencoj redakti

  1. Esperanto – Informilo, januaro 1977
  2. Belga Sonorilo 70-1907
  3. En la esperanta gazetaro estas menciitaj du personoj kun la nomo Van de Putte (aŭ Vandeputte), ambaŭ el Wevelgem. J. Van de Putte estis instruisto kaj M. Van de Putte estis tajlorino. (Belga Adresaro Esperantista, 1910)
  4. Belga Esperantisto, februaro 1914; Esperanto – Informilo, januaro 1977
  5. Kortrijkaj esperantistoj antaŭ la urbodomo de Roubaix en 1928