Malfermi la ĉefan menuon

Pierre Mattelaer (naskiĝis la 30-an de oktobro 1880 en Kortrijk, mortis samurbe la 29-an de marto 1941) estis apotekisto. Lia patro, Victor, estis komercisto.

Post baza lernejo en Kortrijk, li studis en la Episkopa Kolegio de Tielt. En la antaŭlasta jaro (la t.n. Poësis) lia instruisto estis la flandrema pastro Cyriel Verschaeve. En Kortrijk li konis la flandran poeton Guido Gezelle.

Brila studento, li en la universitato de Loveno ekstudis inĝenieran fakon. Post malsano dum la unua jaro li elektis studadon de farmacio. Dum siaj studentaj jaroj li malkovris kaj propagandis la ĵus aperintan Esperanton, inter alie per multaj artikoloj en la loka gazetaro.[1] Fondiĝis Esperantista Katolik-Universitata Grupo (EKG) je la 17-a de de marto 1903, en ĉambrego de la universitato, kun pli ol 50 membroj. Anoj de ĝia unua estraro estis s-roj Paul Blaise, F. Daels, H. Denoncin, J. Franck, O. Kaisin, Pierre Mattelaer, E. Van den Weghe, C. Van Nuffel kaj J. Vekemans.[2] Mattelaer estis menciita en la Tutmonda Jarlibro Esperantista de 1906.

Post diplomiĝo kaj staĝo en Loveno, li en 1907 malfermis apetekon en Kortrijk. En la sama jaro li edziĝis kun Philomena Briers el Pellenberg, vilaĝo apud Loveno. El la dek infanoj de la paro Eugène Mattelaer (1911-1999), kuracisto kaj urbestro de Knokke, estis la plej fama.

Mattelaer post la Unua Mondmilito denove agadis por Esperanto. Laŭ unu fonto en 1926 li iĝis prezidanto de la refondita Esperanto-grupo de Kortrijk.[3] Tamen, nur fine de 1927 Belga Esperantisto mencias vigliĝon de la esperantista vivo en Kortrijk.[4] Ankaŭ ekde 1927 regule aperis artikoloj pri Esperanto en la kortrijka gazetaro. En oktobro 1928 prezidanto Mattelaer bonvenigis Léon Cogen, vicprezidanton de Belga Ligo Esperantista. Dum la sama monato la kortrijkanoj vizitis la samideanojn de Roubaix kaj tie estis akceptitaj en la urbodomo.[5]

Aperis mallonga nekrologo en Mededeelingen voor den Vlaamschen Esperantist, la dummilita eldono de Flandra Esperantisto.[6] La forpaso de Pierre Mattelaer estis menciita en Flandra Katoliko post la Dua Mondmilito.[7]

BibliografioRedakti

  • Het leven van Apotheker Pierre Mattelaer (1880-1941), Bernard Mattelaer, Kortrijk, 1984
  • Meritplenaj Medicinistoj en Belgio dum la pasita jarcento, Pierre De Backer, Kortrijk, 2001

ReferencojRedakti

  1. La Lumo, numero 12, decembro 1903.
  2. Belga Sonorilo, numero 8, aprilo 1903, p. 77.
  3. Esperanto-mededelingen, Esperanto-Aktiecomité van Zuid-West-Vlaanderen, februaro 1973.
  4. Belga Esperantisto, decembro 1927, p. 212-214.
  5. Het Kortrijkse Volk, 21-a de oktobro 1928 (Beeldbank Kortrijk).
  6. Mededeelingen voor den Vlaamschen Esperantist, marto-aprilo 1941, p. 15.
  7. Flandra Katoliko, januaro-februaro 1945, p. 2.