Paul Blaise

belga esperantisto

Paul BLAISE [blejz] (pseŭdonimoj P. B. kaj PoBo; naskita la 22-an de decembro 1880 en Loveno, Belgio, mortodato nekonata, sed ĉiukaze post 1946) estis belga esperantisto kaj sekretario de Belga Komerca Ĉambro en Londono, profesoro de lingvoj kaj komerca korespondanto en Belgujo, Francujo kaj Anglujo.

Paul Blaise
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1880 (1880-12-22)
en Loveno,  Belgio
Morto 30-an de novembro 1999 (1999-11-30) (118-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio
Subskribo Paul Blaise
Familio
Edz(in)o Margaret Lily Blaise
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

En la tri landoj propagandis, instruis Esperanton kaj fondis diversajn grupojn. Instruis ĉe "Academie des Beaux Arts", Loveno (1903), "Ass. Polytechnique" k. a., Parizo (1904-1907), Londono (1908-1932). Helpsekretario de Universala Kongreso (UK) en Kembriĝo 1907 kaj Parizo 1914; kasisto de UK en Oksfordo 1930. Direktoro de Internacia Propagandejo Esperantista; sekretario de Ĉekbanko Esperantista (1907-10). Kunfondinto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), ĝia delegito kaj komitatano de 1908; ĝia komisionano. Komitatano de Brita Esperanto-Asocio (BEA) de 1913, ĝia kasisto (1929-31). Multaj artikoloj diversspecaj por Esperanto-gazetoj.

Post la dua mondmilito li loĝis en Liverpool.[1]

Fontoj redakti

  1. Kie estas kiu? En: Esperanto novembro-decembro 1946, paĝo 6.
 
Paul Blaise (la unua dekstre) dum UK 1930 en Oksfordo