La Loi de la pudeur

La Loi de la pudeur ("La leĝo de l' pudoro") estas transskribaĵo de radiofonia debato elsendita per la Pariza radiostacio France Culture la 4an de aprilo 1978, ene de la programo Dialogues[noto 1], inter la filozofo Michel Foucault, la verkisto kaj advokato Jean Danet kaj Guy Hocquenghem, romanisto kaj fondinta membro de la Fronto Samseksema de Revoluciista Agado, en kiu tiuj ĉi dialogas pri la nuligo de la leĝoj pri aĝo de konsento en Francio. Oni prezentis la temon en la kunteksto de la 'seksa revolucio' de la 1970aj jaroj, dum oni debatis en la Parlamento reformon de la Kriminala Kodo. En 1977, multaj francaj intelektuloj[noto 2] subskribis peticion, titolitan Lettre ouverte sur la révision de la loi sur les délits sexuels concernant les mineurs ("Nefermita letero pri la revizio de la leĝo pri seksaj deliktoj koncerne al neplenaĝuloj"), adresita al la Parlamento la saman jaron, en kiu ili defendis malkrimigon de ĉiuj konsentaj rilatoj inter plenkreskuloj kaj neplenkreskuloj malpli ol 15-jaraj (aĝo de konsento en Francio). Fine, la 28an de junio 1978, la Senato aprobis la proponon (origine veninta de Henri Caillavet) por forigi la paragrafon 2 de la artikolo 330 kaj la paragrafon 3 de la artikolo 331 de la kriminala kodo -artikoloj diskriminaciaj inter samseksemaj kaj aliseksemaj rilatoj), dum la perforta atenco al pudoro, ĝis tiam krimo, juĝebla de la franca Asiza Tribunalo, estis juĝota ĉe la kriminala ĉambro (sekve iĝis delikto), sed la Nacia Asembleo rifuzis la leĝoproponon.

La Loi de la pudeur
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Michel Foucault
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Ĝenro eseo
vdr

La transskribaĵo de la debato aperis en la franca kun la titolo La Loi de la pudeur en la numero 37 de la revuo Recherches, koncerna al la 37a de aprilo 1979. Pli poste ĝi estis inkludita en la libro Dits et Écrits 1976-1979 de Foucault.

Nuntempe la teksto La Loi de la pudeur restas en subtila situacio de kvazaŭ-cenzuro en Interreto pro ĝia enhavo, rigardata kiel renversema aŭ nekonvena, sekve preskaŭ tute nevidebla en la reto, same en la franca kiel en la angla, kaj eĉ ne aperas en la retejoj specialigitaj pri Foucault.

Ĉefaj ideoj de la teksto redakti

Michel Foucault kaj Guy Hocquenghem unue analizas la punigon en la 19a jarcento de la “seksaj deliktoj” kaj la elpenson fare de la tiam komencanta psikiatrio de la kategorio de la “perversiuloj”. Foucault memorigas, ke la franca kriminala kodo de 1810[noto 3] ne regulis la seksan konduton, “kvazaŭ sekseco ne rilatas al leĝo”. Li klarigas, ke la leĝaro, dum la 19a jarcento kaj speciale en la 20a jarcento, en la tempo de Pétain kaj de la amendo Mirguet (1960)[noto 4], “fariĝis pli kaj pli opresa”.

Foucault, Hocquenghem kaj Danet denuncas la intensiĝon de la fenomeno de la psikiatriĝo de l' socio kaj la enkondukon de socia kontrolo pri la sekseco. Foucault jam estis espriminta ĉi tiun analizon uzante la difinon “instrumento de la sekseco” en sia verko La volonté de savoir (1976). “Iu ajn leĝodona akto pri la sekseco”, asertas Foucault, “enkondukinta ekde la 19a jarcento en Francio estas ensemblo da leĝoj pri la deco”, koncepto verŝajne nedifinebla kiu fariĝas sekve fleksebla instrumento uzata por la celoj de diversaj naciaj strategioj. Foucault emfazas, ke: “Oni estas stariganta novan juĝistan povon, novan leĝdonan povon, kies funkcio estas ne tiom puni la malobeon al la ĝeneralaj normoj regulantaj la moralon, kiom protekti la loĝantaron aŭ parton de la loĝantaro rigardata kiel aparte febla” (ekzemple la infanojn). “Ĉi tio iel kreos dividon en la socio: unuflanke, la malforta loĝantaro, aliflanke, la 'danĝera' loĝantaro" (la plenkreskuloj ĝenerale).

Danet asertas, ke “kion oni preparas per la interveno de psikiatroj en la tribunaloj, tio estas la manipulado de l' konsento de la supozataj viktimoj, la manipulado de l' konsento de la infanoj, la manipulado de sia parolo”. Citante inter aliaj la ekzemplon de la protesta movado naskiĝinta en Germanio fine de la 19a jarcento kontraŭ la artikolo 175 de la germana Kriminala Kodo kiu malpermesis iun ajn samsekseman agon, Danet montras, ke la psikiatroj anstataŭis la juĝistojn por ”povi alpropigi al si mem la perversiulojn kaj kuraci ilin per la tuta kono kiun ili asertis esti akirinta ekde ĉ. 1860 » (Danet citas Morel kaj sian Traité des dégénérescences, aperinta en 1857).

Notoj redakti

  1. Produktisto: Roger Pillaudin. Prezentanto: Pierre Hahn, ĵurnalisto kiu laboris por la revuo Le Gai Pied.
  2. La peticio estis subskribita de la filozofoj Michel Foucault, Jacques Derrida, Louis Althusser, Jean-Paul Sartre, Simone de Beauvoir kaj André Glucksmann, de la filozofo kaj semiologo Roland Barthes, de la romanisto kaj aktivisto por la rajtoj de samseksemuloj Guy Hocquenghem, de la advokato kaj profesoro pri juro Jean Danet, de la verkisto kaj kinisto Alain Robbe-Grillet (elektita membro de la Franca Akademio en 2004), de la verkisto Philippe Sollers, de la pediatro kaj infana psikanalisto Françoise Dolto kaj de aliaj homoj apartenantaj al diversaj politikaj tendencoj. Ĝi estis publikigita de la ĵurnalo Le Monde la 26an de januaro 1977 kaj reproduktota de Libération. Fonto: Foucault, Michel, eldonita de Lawrence D. Kritzman. Politics, Philosophy, Culture: Interviews and other writings 1977-1984. Nov-Jorko-Londono: Routledge, 1988, p. 273. ISBN 0-415-90082-4. Fonto: Dignaction.org kaj Foucault, Michel (op.cit.) p. 273.
  3. Parto de la Napoleona Kodo, la franca kriminala kodo de 1810, inkluzivis 485 artikolojn kiuj difinas la krimojn, ofendojn kaj minorajn deliktojn, kaj ankaŭ la difinitajn punojn. Ĝi estis promulgita la 12an de februaro 1810. Kp. fonto, noto 1
  4. La amendo Mirguet de la 18a de julio 1960 severigis la punojn difinitajn por la delikto de “ofendo al la pudoro” por la samseksemaj paroj. Ĉi tiu amendo modifis la artikolon 38 de la franca Konstitucio de 1958. Kp. fonto, noto 2.

Skribaj referencoj redakti

Angle redakti

  • Foucault, Michel (1988). Politics, Philosophy, Culture – Interviews and other writings 1977-1984. Editate per Lawrence D. Kritzman. ISBN 0-415-90082-4. Nov-Jorko-Londono: Routledge. Ĉapitro 16, Sexual Morality and the Law, pp. 271–285. Traduko de Alan Sheridan.
  • Foucault, Michel (1996). Foucault live (interviews, 1961-1984). Eldonita de Lotringer, S. Nov-Jorko: Semiotext(e), pp. 264–274. Represita kun nova titolo: The Danger of Child Sexuality. Traduko de Alan Sheridan.
  • Semiotext(e) Magazine (Nov-Jorko): Semiotext(e) Special Intervention Series 2: eldono Loving Boys / Loving Children (somero 1980), pp. 40–42, 44. Unua eldono de la teksto en la angla. Traduko de Daniel Moshenberg. Sentitola intervjuo. Resumitaj fragmentoj: ĝi preterlasas du interparolantojn kaj la dialogon de Foucault kun ili (fonto).
  • Alcoff, Linda. Dangerous pleasures: Foucault and the politics of pedophilia. Susan Hekman. La teksto enhavas feminismajn interpretojn de Michel Foucault. Mallonge menciita en Foucault.info Archive Arkivigite je 2006-02-18 per la retarkivo Wayback Machine.

France redakti

  • La loi da la pudeur, publikigita en la revuo Recherches, n-ro 37 (aprilo 1979): Fous d’enfance, pp. 69–82.
  • Foucault, Michel (1994). Dits et écrits 1976-1979 - Tom III. Parizo: Gallimard, pp. 766–776.

Germane redakti

  • Foucault, Michel; Hocquenghem, Guy; Danet, Jean (1981). "The Danger of Child Sexuality". A Egmont Fassbinder (Hrsg.), Klappentexte. Magazin für schwules lesen, schreiben, sehen. Nr. 2/3 (S. XXVII-XXIX). Berlino: Rosa Winkel. fonto.

Enretaj referencoj redakti

Angle redakti

  • The Danger of Child Sexuality. Kompleta teksto en la angla (represita kun nova titolo). Biblioteko IPCE.
  • University of Minnesota – Dept. of Communications Studies. Detalita resumo de la libro Politics, Philosophy, Culture, ĉapitron post ĉapitro, inkludite 9-paragrafa resumo de la ĉapitro 16, "Sexual Morality and the Law".
  • HitSex Archives[rompita ligilo], februaro 2000. Transskribaĵo kompleta de la represo de The Danger of Child Sexuality, en foruma formato.
  • Professor Michael Reiss Arkivigite je 2006-12-11 per la retarkivo Wayback Machine, "On sex play" (PDF). Artikolo mallonge menciita en la represo de The Danger of Child Sexuality kaj transskribita en la paragrafo pri la averto de Foucault rilate al la "vaganta danĝero".
  • Child spanking as sexual abuse[rompita ligilo]. Artikolo mallonge komentita pri la teksto de Foucault, kun transskribaĵoj de malgrandaj fragmentoj pri la nova juĝista povo kaj pri la timo al la sekseco de la aliaj.

France redakti

  • Bibliobleue – Dossier : âge du consentement, Un débat nécessaire[rompita ligilo]. Plilongigita resumo de La Loi de la pudeur en 16 paragrafoj, kiel publikigita de la revuo L'Espoir, n-ro 19 (aŭg-okt 1985), pp. 47–49.
  • Culture et questions qui font débats... avec souvent une orientation gay. Artikolo enhavanta transskribaĵon de paragrafo de La Loi de la pudeur pri la averto de Foucault rilate al la "vaganta danĝero", "la ĉieesta iluzio" kaj la nova reĝimo de gvatado de la sekseco. Estas ankaŭ referencoj al la "elpenso de krimo".
  • Artikolo publikigita en la revuo Le Magazine littéraire, n-ro 435, Marcela Iacub (juristo) kaj Patrice Maniglier (filozofo), pp. 57–59, okt. 2004. Publikigita de Jean-Yves en Être dérangé avec Marcela Iacub.

Hispane redakti