La Parra de las Vegas
La Parra de las Vegas (La Vitarbo de la Valoj, vito aperas en la blazono) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
La Parra de las Vegas | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16... [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Victoriano Martínez García | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 45 (2016) | ||
Loĝdenso | 0,73 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 52′ N, 2° 12′ U (mapo)39.868333333333-2.2044444444444Koordinatoj: 39° 52′ N, 2° 12′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 050 m [+] | ||
Areo | 61,51 km² (6 151 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

LoĝantojRedakti
La loĝanto nomiĝas parreño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 45 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,73 loĝ/km².
SituoRedakti
La Parra de las Vegas estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la centra parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,050 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 61,51 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°52′06″N 2°12′16″Ok.
HistorioRedakti
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe La Parra de las Vegas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe La Parra de las Vegas kie oni alvenis al la nunaj 45.
EkonomioRedakti
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.