La Pesquera
La Pesquera [pesKEra] (fiŝkaptejo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
La Pesquera | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16269 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | María del Carmen García Domínguez (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 236 (2016) | ||
Loĝdenso | 3,27 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 34′ N, 1° 35′ U (mapo)39.574722222222-1.5830555555556Koordinatoj: 39° 34′ N, 1° 35′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 793 m [+] | ||
Areo | 72,22 km² (7 222 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Loĝantoj
redaktiLa loĝanto nomiĝas pesquereño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 236 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,27 loĝ/km².
Situo
redaktiLa Pesquera estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Manĉeto en la sudorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 793 m super marnivelo; je 83 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 72,22 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°34′29″N 1°34′59″Ok. Ĝi limas kun la jenaj municipoj: kun Mira nordoriente, kun Enguídanos norde, kun Puebla del Salvador okcidente, Minglanilla sude kaj Villargordo del Cabriel (Valencio) sudoriente.
Historio
redaktiPost la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto al 236, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe La Pesquera, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe La Pesquera kie oni falis al la nunaj 236.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte dekstrulo, sed nuntempe estas de la maldekstra partio PSOE.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.