La Puerta (Trujillo)

(Alidirektita el La Puerta)

La Puerta (la pordo (de Andoj)) estas turisma urbo kaj ĉefurbo de la samnoma paroĥo, apartenanta al la municipo Valera de la subŝtato Trujillo [tɾuˈxiʎo, truĥIjo], Venezuelo. La Puerta havas moderan klimaton de altaĵo, situanta ĉe la Venezuelaj Andoj. La natura pejzaĝo estas de granda alloga valoro pro abundo de riveroj, valoj kaj altaj montoj kiaj El Llanito, El Toro kaj la Páramo de los Torres. EStas ankaŭ La Lagunita (la lageto, kiu estas je nur 10 minutoj de la domaro), kun eblaj promenado per boato kaj ĉevalluado. Vizitindas ankaŭ la bela preĝejo la Virgulino de La Paco kaj la Hotelo Guadalupe. La Puerta estas turisma loko vizitata de turistoj devenaj eĉ de la subŝtato Zulia kaj eĉ el eksterlande.

La Lagunita (la lageto) en 2009 ĉe La Puerta, Trujillo, Venezuelo.

Turismo, komerco kaj agrikulturo estas la du pilieroj de la ekonomio de la areo.

Eksteraj ligiloj redakti