La Rozkolora Pantero (televida serio)

La Rozkolora Pantero (angle: The Pink Panther Show) estas televida serio kiu estis produktita dum la 60-aj kaj 70-aj jaroj de la produktentreprenoj Mirisch Films kaj DePatie-Freleng Enterprises kaj estis origine elsendita inter la 16-a de septembro 1969 kaj la 2-a de septembro 1978 en la usona NBC televida reto, kaj inter la 9-a de septembro 1978 ĝis la 1-a de septembro 1979 en la ABC televida-reto. La rolulo de la Rozkolora Pantero estas bazita sur rolulo kiu origine aperis en la komencaj kaj fermaj listoj de la samnoma filmo The Pink Panther de 1963. La populareco de la aminacia filmo generis serion de viglaj mallongaj filmetoj, entute 250 estis faritaj ĝis nun en kiuj ĉefrolas la Rozkolora Pantero.

La Rozkolora Pantero
animacia televida serio
Originala titolo The Pink Panther Show
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro situacia komedio, comedy television series
Aktoroj Rich Little
Muziko de Henry Mancini
Amplekso
Sezonoj 10
Epizodoj 124
Elsendo
Elsendita 6 sep. 1969 – 1 sep. 1979
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

La rolulo de la rozkolora pantero estas tre ligite asociita kun la fama saksofona melodio "The Pink Panther Theme" fare de Henry Mancini. Tiu melodio estas ludata en la fono de ĉiuj epizodoj de la serio.

Intriga resumo redakti

La intrigo de la videoserio okazas en fikcia mondo kiu kelkfoje inklinas esti troe absurda kaj superreala kaj fokusiĝas al rozkolora pantero, trankvila kaj iomete indiferenta. En la plej multaj vidbendoj en la serio, la kontraŭulo de la Rozkolora Pantero estas malalta policisto kun liphararo.

Aldone al la silenta vigla versio de la Rozkolora Pantero, versio en kiu la roluloj parolas estis elsendita. Tiu versio havas novigan animacion kaj prezentis novajn rolulojn kiuj ne aperis en la komenca versio.

Roluloj redakti

  • La Rozkolora Pantero: La protagonisto. En la origina serio li ne parolas; sed oni scias, ke ĝi estas masklo; ĉar en epizodo aperas alia rozkolora panterino. La rozkolora panterino enamiĝas al la rozkolora pantero kaj ili forflugas.
  • S-rino Panterino: The mother of the Pink Panther (Aperas en Rocky Pink , Pet Pink Pebbles , kaj Pink in The Drink , referenceita en Sink Pink , bildoj de ŝi povas esti viditaj en diversaj epizodoj de Pink Panther and Pals .)
  • Ovoviro: Normale li estas la antagonisto de la rozkolora pantero kaj lia nomo estas nekonata. Li estas mallonga kaj senkolo, formita kiel ovo kun enorma nazo, kutime kun liphararo. Li estas kutime albino (sed en la lastaj epizodoj li havis normalan haŭton kaj en kelkaj li estis de aliaj koloroj, ankaŭ karakteroj similaj al li estis montritaj, kun aliaj haŭtokoloroj). Li estis kreita por Friz Freleng kiel karikaturo de li mem.
  • Pinky : La majoratulo de la Rozkolora Pantero. Protagonisto de La Infanoj de la Rozkolora Pantero .
  • Panky : La plej juna filo de la pantero.
  • La Inspektisto: inspektisto de la franca Sûreté, kune kun serĝento Deux Deux estas la protagonistoj de La Inspektisto. Lia Konata Frazo al Dodo estas: " Ne diru Jes , diru Oui "

Eksteraj ligiloj redakti