La Seca [laSEka] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Vintero (Tero de Vino, en hispana Tierra del Vino) en la sudokcidento de la provinco. La Seca estas komprenebla etimologie kiel La Seka kaj pri ebla etimologio vidu malsupre.

La Seca
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47491
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 038  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 25′ N, 4° 54′ U (mapo)41.414444444444-4.9069444444444Koordinatoj: 41° 25′ N, 4° 54′ U (mapo) [+]
Alto 731 m [+]
Areo 66 km² (6 600 ha) [+]
La Seca (Provinco Valadolido)
La Seca (Provinco Valadolido)
DEC
La Seca
La Seca
Situo de La Seca
La Seca (Hispanio)
La Seca (Hispanio)
DEC
La Seca
La Seca
Situo de La Seca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Seca [+]
vdr
La Seca en la provinco Valadolido.
La Vintero de la provinco Valadolido, oranĝe, sudokcidente.

Etimologio redakti

La termino "seka" povas deriviĝi el antaŭromia radiko sik-, sek- kiu signifus fonton aŭ riveron.[1]​ Krome la nomo povas aludi kiel popola etimologio al la loko kie oni faris la sekigo de la forhakitaj araboj. Tiukadre en la blazono aperas pino kaj hakilo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 65,9 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 066 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 1 350 el la 1920-aj jaroj. Ĝi distas 35 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, ĉefe vitejoj, kaj beto kaj terpomo en irigacio) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la 16-a jarcento, ermitejoj, ruinoj de iama preĝejo, blazondomoj kaj vinkeloj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Celdrán, Pancracio (2006). Diccionario de topónimos españoles y sus gentilicios. Espasa. ISBN 84-670-0146-1.