La Semisto estas infan-libro verkita de la spirito Amélia Rodrigues kaj psikografiita de Divaldo Pereira Franco. La profito de la vendado estas destinata al la orfejo Mansão do Caminho. La libro enhavas kolorajn ilustraĵojn de José Luiz Cechelero. Nelson Pereira de Souza tradukis ĝin en Esperanton kaj Livraria Espírita Alvorada Editora eldonis la Esperantan tradukon. Monda Spiritisma Asocio publikigis hungarlingvan eldonon, tradukitan el Esperanto.

Resumo redakti

La ĉefa rolulo estas instruistino Angélica. Ĉiutage ŝi veturas per trajno ĝis la lernejo, kie ŝi instruas. Dum la veturado ŝi ordinare svingadas la manon tra la fenestro. Ŝiaj gelernantoj ne komprenis ŝian agadon. Tial ili opiniis ŝin stranga persono. Iun tagon la afero klariĝis. Iu lernanto, nome Alberto, demandis al ŝi pri ŝiaj manmovoj. Ŝi respondis, ke per siaj gestoj ŝi semas florsemojn apud la vojo. La historio estas aludo pri la parabolo de la semisto.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti