La Taglibro de Frenezulo (Lu Xun)

novelo far Lusin (Lu Xun)

"La Taglibro de frenezulo" (ĉine: 狂人日記; pinjine: Kuángrén Rìjì) estas novelo de la ĉina verkisto Lu Xun, publikigita en 1918. Ĝi estis la unua kaj unu el la plej influhavaj verkoj en la parola ĉina lingvo, kaj fariĝis angulŝtono de la Novkultura Movado. La noveloj de Lu Xun ofte kritikis la ĉinan socion de la frua 20-a jarcento, kaj "La Taglibro de frenezulo" establis novan lingvaĵon kaj revolucian figuron de la ĉina literaturo.

狂人日記
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Lu Xun
Lingvoj
Lingvo skribita ĉiutaga ĉina lingvo
Eldonado
Eldondato 1918
vdr

La taglibra formo kaj la ideo de la frenezulo, kiu vidas la realon pli klare ol tiuj ĉirkaŭ li, estis inspiritaj de la novelo "Skribaĵo de frenezulo" de Nikolaj Gogol. La "frenezulo" de Lu Xun rimarkas "kanibalismon" kaj en sia familio kaj en la vilaĝo ĉirkaŭ li, kaj li trovas la radikon de kanibalismo en la konfuceaj klasikaĵoj. La novelo povas esti konsiderata kiel sarkasma atako kontraŭ tradicia ĉina kulturo kaj kiel alvoko por nova kulturo.

"La Taglibro de Frenezulo" estis esperantigita de Elpin kaj kolektita en Ĉinan Antologion (1919-1949).[1]

Referencoj

redakti
  1. Lusin. "La Taglibro de Frenezulo", tradukita de Elpin.