An U-seng

Esperantisto, poeto kaj tradukisto

An U-seng[1]Ahn Wu-Saeng [An U-san] (korea : 안우생, 安偶生), en Esperantujo pli konata sub la esperanto-plumnomo Elpin, naskiĝis en 1907 en la provinco Hŭanghe (la nuna Nord-Koreio) kaj mortis la 22-an de februaro 1991 en Pjongjango (Nord-Koreio). Li estis poeto kaj tradukisto, pli konata en Ĉinio ol en Koreio (sia devenlando), pro la traduko kune kun Tsai Yan, Venlo Fon, Tikos, Pandiŝo kaj Saint-Jules Zee de preskaŭ la kompleta kolekto de Noveloj de Lusin[2] [3] kaj de Ĉina Antologio (1963).

An U-seng
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1906 (1906-11-30)
en Heĝu,  Korea Imperio
Morto 22-an de februaro 1991 (1991-02-22) (84-jaraĝa)
en Pjongjango
Tombo Tombejo de la Patriotaj Martiroj
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Nord-KoreioRespubliko Ĉinio
Familio
Patro An Kong-gŭn
Parencoj An Jung-geun
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Lia onklo estis An Jung-geung (An Ĝunggun aŭ koree : 안중근, 安重根), fama korea aktivisto kiu luktis por la korea sendependeco kaj kiu en 1909 pafmortigis la japanan politikiston Itoo Hirobumi (이토 히로부미, 伊藤博文), ĉefrolulo por aneksi Koreion al Japanio. 

Vivkuro redakti

An U-seng (Elpin) naskiĝis en Koreio en la tempo de la japana kolonia regado kaj kun sia patro Ahn Gong-Gun (안공근, 安恭根) migris al orienta Rusio kaj de tie en 1919 al Ŝanhajo, Ĉinio. Lia patro, Ahn Gong-Gun (안공근, 安恭根), bone regis la anglan, ĉinan kaj rusan lingvojn kaj estis unu el la proksimuloj de KIM Gu (김구, 金九), gvidanto de la registaro.

Elpin studis ĉe la Fu Jen Universitato en Pekino kaj pri la angla lingvo ĉe Sun Yatsen Universitato en Kantono, kie li lernis Esperanton en 1927.

Li pasigis 18 jarojn de sia vivo en Ĉinio[1], kie li interalie aktivis kun ĉinaj esperantistoj en la kontraŭjapana rezisto-movado[4] kontraŭ la japana invado[1].

En 1936 li membriĝis ĉe la Korea Junulara Avangardo en Nankino.  Li aniĝis al la Korea Sendependiga Armeo fondita en 1940. Ekde septembro li fariĝis membro de la Provizora Registaro de la Respubliko de Koreio (koree : 大韓民國臨時政府). En 1939, li fariĝis kadro de la batalarmeo de la Ministro de Eksteraj Aferoj de la Korea Provizora Registaro, kiu situis en Chongqing, Ĉinio, kaj en 1940, li promociiĝis al estro de eskadrono.   

Post la naciliberiĝo en 1945 li venis al Seulo kaj laboris kiel la sekretario de eksterlandaj aferoj de Kim Koo (Kim Gu, koree : 김구; 金九) gvidinto de la korea sendependeca movado kaj por kiu li verkis leterojn en la angla. Kiel ministro de eksterlandaj aferoj li ankaŭ anstataŭigis Kim Koo kiam tiu renkontiĝis kun la tiama ĉina prezidento Ĉiang Kai-ŝek[4]. Li multe kontribuis al la Kunsido de Sudaj-Nordaj Politikistoj por la nacia unuiĝo en 1948.  Antaŭ la korea milito (1950-1953) li forlasis Seulon kaj iris al Hong Kong. De tiam li senspure malaperis kaj oni aŭdis nenion plu pri Elpin, sed laŭ nekonfirmita raporto Elpin iamaniere iris al Nord-Koreio[5][6].

En aprilo de 1986 li informis, ke li estas en Nord-Koreio kaj ke la nordkorea gazeto Rodong Sinmun (koree :로동신문) publikigis lian artikolon "Rerigardante al la granda dispensado de la tutlanda pintkunveno interkorea kaj Kim Koo".

Maŭzoleo de Pjongjango redakti

Li mortis en Pjongjango, Nord-Koreio kie li pasigis la lastajn jarojn de sia vivo. Li estis enterigita ĉe la Maŭzoleo de Pjongjango, fondita en 1986 kaj oficiale rezervita por tiuj kiuj kontribuis al la "liberigo de la lando". Entombigitaj tie estas multaj veteranoj de la armeo kaj naciaj oficialuloj, veteranoj de la sendependeca movado kaj elstaraj civitanoj en la kampoj de la scienco, medicino kaj literaturo.

Poligloto kaj esperantisto redakti

Krom lia denaska lingvo, la korea, li parolis kvin aliajn lingvojn, nome la anglan, ĉinan, francan, rusan kaj esperanton.

En la jaro 1927 Elpin lernis Esperanton en Ŝanhajo, Ĉinio.  En 1935 li instruis Esperanton al Hajpin Lee (이재현, 李在賢), kiu poste fariĝis elstara gvidanto de la korea Esperanto-movado.  Li ĉeestis la fondkunsidon de Korea Esperanto-Instituto en decembro 1945 kaj prelegis kaj instruis Esperanton en kelkaj universitatoj. Li partoprenis la 1-an Korean Kongreson de Esperanto en aprilo 1946[7].

Li estis redaktoro de du Esperanto-revuoj distribuataj ankaŭ eksterlande : Orienta Kuriero (Honkongo,1938-1939) kaj Voĉoj el Oriento (Ĉengdu 1938- 1940) kiu publikigis artikolon pri 'La kultura faktoro de la japana invado'[4].

Li multe kontribuis al la diskongo de korea poezio en Esperanto.

Li esperantigis kelkajn novelojn de Lusin : “La taglibron de l’ frenezulo”, kiu estas la unua novelo en la historio de la ĉina moderna literaturo.  En 1939 tri liaj tradukoj de la verkoj de Lusin (“La taglibro de l’ frenezulo”, “Naskiĝloko” kaj “Blanka lumo”) aperis en la libro “Elektitaj Noveloj”. En 1963 li tradukis “Revivigo”.  Li ankaŭ tradukis en Esperanton la faman korean dramon “Bovo”, kiu temas pri koreaj kamparanoj suferantaj malsaton dum la japana regado.  Li aperigis multajn kaj originalajn kaj tradukitajn verkojn en diversaj periodaĵoj eldonitaj siatempe en Ĉinio, precipe en “Orienta Kuriero” kaj “Voĉoj el Oriento”[8].

Choe Taesok faris eplorojn pri Elpin kaj malkovris 40 verkaĵojn en du libroj kaj kvar periodaĵoj (“Orienta Kuriero”, “Voĉoj el Oriento”, “Heroldo de Ĉinio” kaj “Literatura Mondo”). Ili konsistas el tri originalaj poemoj kaj du noveloj, dek kvar tradukitaj poemoj kaj dek du noveloj, kvar tradukitaj teatraĵoj kaj kvin artikoloj.

Plejparte liaj verkoj temas pri kontraŭstaro al la japana invado kaj estis verkitaj dum la ĉina-japana milito ekinta en 1937.  En liaj frazoj facile senteblas lia sopiro pri paca mondo kaj lia granda volo por diskonigi militan katastrofon kaj inspiri ribelon kontraŭ perforto.

  • Elektitaj noveloj de Lusin, 1939, Ĉina Esperanto-Ligo.
  • Elektitaj noveloj de Lusin, 1963,
  • Ĉina antologio, 1986

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Ekstera ligilo redakti

FAJSZI Károly parolas pri Elpin | 안우생

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Esperantistoj en ĉina-korea interŝanĝa kunveno de kulturo kaj arto, revuo Esperanto, p. 232, n-ro 1329 (11), novembro 2018.
  2. Elpin, S.J. Zee, kaj aliaj, en : Noveloj de Lusin, 1963
  3. El la ĉina literaturo, p. 201, Esperanto en Perspektivo, London-Rotterdam, 1974, CED
  4. 4,0 4,1 4,2 (korea) 문학- ‘에스페란토’로 항일을 노래하다 (Literaturo, kanti kontraŭjapane en Esperanto), 한겨레 (Hankyoreh), la 7-an de aprilo 2004.
  5. Ĵelezo,"Elpin, kie vi estas?", La Mondo(世界), p. ?, jaro ?
  6. (kr) 페이스북 트위터 공유 스크랩 프린트 크게 작게 [안중근 의사 순국 100주년] 북한의 친척들 원문보
  7. Elpin kaj Esperanto, rubriko "Personoj", La Mondo(世界), n-roj 7-8, 1996.
  8. Chen Yuan, “Neforgeseblaj homoj” - rememoroj pri Elpin, El Popola Ĉinio, numero 6/1991.