La Tao de Programado

La Tao de Programado (angle The Tao of Programming) estas libro verkita en 1987 de Geoffrey James. Temas pri ironieta parodio de la ĉina libro Daŭdeĝingo kaj la ĉina verkisto Ĝuangzio (aŭ de lia samnoma taoisma libro Ĝuangzio). La Tao de Programado konsistas el serioj de mallongaj anekdotoj dividitaj en naŭ "librojn" – La Silenta Vako, La Antikvaj Majstroj, Dizajno, Kodado, Funkciteno, Administrado, Korporacia Saĝo, Aparataro kaj Programaro kaj la Postparolo. La temoj de la libro subtenas multajn idealojn de kodumulojmanaĝeroj devus lasi programistojn fari ties laboron; kodo devus esti eta, eleganta kaj funkcitenebla; korporacia saĝo estas plej ofte nur oksimorono; kaj tiel plu.

The Tao of Programming
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Geoffrey James
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1987
Ĝenro programadoeseo
vdr

Geoffrey James verkis du pliajn librojn similajn al La Tao de ProgramadoLa Zeno de Programado (The Zen of Programming) en 1988 kaj Komputilaj paraboloj: Klerigado en la Informacia Aĝo (Computer Parables: Enlightenment in the Information Age) en 1989. Tiuj tamen ne plu estis tiom alte ricevitaj de la publiko.

Esperantigo redakti

En decembro 2005, Geoffrey James, la verkinto de La Tao de Programado, donis al Marek Blahuš permeson pretigi tradukon de la libro en Esperanto. La traduko estas nuntempe pretigata kaj post sia pretiĝo estos legebla en interreto kaj ligilo al tiu paĝo estos laŭ interkonsento sendita al Geoffrey James.

Eksteraj ligiloj redakti