La Unión de Campos

La Unión de Campos [laŭNJON deKAMpos] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. La Unión de Campos estas etimologie komprenebla kiel La Unio de Kampoj.

La Unión de Campos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47670
Demografio
Loĝantaro 207  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 5′ N, 5° 20′ U (mapo)42.076944444444-5.3252777777778Koordinatoj: 42° 5′ N, 5° 20′ U (mapo) [+]
Alto 764 m [+]
Areo 36,37 km² (3 637 ha) [+]
La Unión de Campos (Provinco Valadolido)
La Unión de Campos (Provinco Valadolido)
DEC
La Unión de Campos
La Unión de Campos
Situo de La Unión de Campos
La Unión de Campos (Hispanio)
La Unión de Campos (Hispanio)
DEC
La Unión de Campos
La Unión de Campos
Situo de La Unión de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Unión de Campos [+]
vdr
La Unión de Campos en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.
Kolombejo.
Ermitejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 36,37 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 216 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn el la 1950-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 81 km de Valadolido, provinca ĉefurbo. La totalo de la municipa teritorio estas ene de la Birdoprotekta Areo ZEPA Penillanuras-Campos Norte.

Historio kaj toponimio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Laŭ la verko de Madoz, La Unión formiĝis el unuigo de Villagra kaj Villar de Roncesvalles «por eviti tumultojn kaj konfliktojn kiuj estis okazintaj ofte pro jurisdikciaj tialoj inter ambaŭ loĝlokoj, dividitaj per nur unu malgranda rojo».[1]1​ Reĝa Dekreto de 27a de Junio 1916 ŝanĝis la nomon al La Unión de Campos.​ En ŝtataj popolnombradoj ĝi aperis kiel Villar de Roncesvalles ekde 1842 ĝis 1860, kiel La Unión ekde 1877 ĝis 1910 kaj kiel La Unión de Campos ekde 1920.

La parto konata kiel Roncesvalles datas de la 13-a jarcento, ĉar en Roncesvalles (Navaro) ekzistis religia ordeno kiu zorgis pri la protekto de la pilgrimantoj kiuj survojis laŭ la Jakoba Vojo. Alfonso la 9-a de Leono permesis ilin setliĝi en zono de Villagra konata kiel Villar kaj en Junio 1215 oni fondis en Villar la vilaĝon Villar de Roncesvalles, kaj la membroj de la Ordeno de Roncesvalles starigis monaĥejon kiu pluis ĝis la 17-a jarcento. Ili abandonis la monaĥejon en la 17-a jarcento, kaj en la 14-a jarcento estis kvar preĝejoj kiuj estas administritaj ekonomie de la monaĥoj de Roncesvalles. Tiu estis la flora etapo de La Unión de Campos.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo kaj la ermitejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Madoz, Pascual (1849). «UNION». Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar. tomo XV. Madrid: Imprenta del Diccionario geográfico-estadístico-histórico de D. Pascual Madoz. p. 217.