Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La antesala (La atendejo) estas libro de la hispana verkisto Ramón J. Sender publikigita en 1971, kiam la aŭtoro estis en la fino de sia etapo de deviga ekzilo.[1] Ĝi jam rajtis esti publikigita en Hispanio senprobleme, post kiam la verkoj de Sender publikiĝis malferme en lia lando.

La antesala
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • 1.- "Los amores de Nazaria y Manuel" (La amo de N kaj M). Nazaria estas malriĉa instruistino, Ŝi faris mendon al Manuel, en malriĉa presejo, heredita de la patro, mortinta pro hontodoloro: vangofrapis lin N.B., kiu estis amanto de lia eks-edzino kaj lia laboristo. Manuel estis tuberkulozo kaj Nazaria senhara. Ili translokiĝas al Madrido kaj ŝi instruas al iom nesaĝaj infanoj, dum li estas tipografo, sed rezignas.
  • 2.- "Las niñas desaparecidas" (La malaperintaj infaninoj). Ili geedziĝas. Du ĝemelaj fratinoj (lernantoj el ŝia lernejo) malaperas, oni arestas, sed oni liberigas lin, ĉar oni ne trovas kulpopruvon.
  • 3.- "Juancho, el amante prematuro" (J, la trofrua amanto). Manuel mortas; en la tombejo N konas maljunan Leandro. En la lernejo J estas junulo kiu persekutas N (Ŝi memoras ĉion tion dum atendas en konfiskita palaco por paroli kun komandanto). Pro la milito ŝi translokiĝas al la strato Velázquez kaj J plu persekutas ŝin (tiuĉapitre la estanteco pliiĝas pli ol la memoro de la pasinteco). Dum kverelo kun J, alvenas lia patrino kaj vidas ŝin kalva kaj la junulo kun peruko en lia mano.
  • 4.- "Donde aparece el embajador de Siam" (Kie aperas la ambasadoro de Siamo). Psikologia ekzameno de J, mikso de stultaĵoj kun superrealisma litanio. Ŝi vizitis kun sia najbarino Agustina sian iaman kvartalon provizore rekonkeritan. En sia loĝejo ŝi trovas dokumentojn de iu el Siamo tre amata de virinoj. Kiam ŝi estas preskaŭ venkita de J, aperas iu, kiu asertas esti ambasadoro de Siamo, falsa posteno por ekhavi monon el rifuĝintoj.
  • 5.- "Nazaria denuncia a don Onofre" (N denoncas don O). Oni invitas N al festo en ambasadejo, sed ankaŭ tie devas fari atendadon. Cele al edziniĝo al ambasadoro, ŝi konfesas kun pastro en tombejo kaj rakontas la aferon de la ambasado. Siaflanke Gustavo, la ambasadoro, malkaŝas al N la sekreton de la malaperintaj infanoj, ekstergeedzaj filinoj, de don Onofre, adopta patro. Gustavo ne estas la Barono de Algeciras, sed lia servisto. Instigita de tiu, ŝi denoncas don Onofre al la polico.
  • 6.- "El portafolio de seda" (La silka dosierujo). En tiuj dokumentoj li legas pri la aferoj de la "barono" kaj ĉeestas en festo de grafoj Santaliestra (aristokratema klino de la matura Sender); li parolas pri la reĝo, lia amatino Virginia, ŝia edzino la markizo ktp.
  • 7.- "Nazaria sale para siempre de la antesala" (N eliras porĉiame el la atendejo). N prenas paperon el rubujo kaj estas alia teksto por la kolaĝo, nome alia speco de litanio. Venas la komandanto kaj paroladas abstrakte (stilo de Sender mem); N proponas sin kiel ĉefservistino. La komandanto resultas esti N.B., unua kaŭzanto de la malfacilaĵoj suferintaj de Manuel. Li defendas sin el akuzoj pri memvundado (kiel pluraj militistoj por eviti la batalon). N eliras surstraten kaj ricevas tri perditajn pafojn kaj mortas.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo redakti

La rememora strukturo similas al tiu de Réquiem por un campesino español, nun pri propra vivo, dum la ĉefrolulino atendas por paroli kun komandanto. Dum la atendo, ŝi ankoraŭ ne decidis kiujn temojn ŝi proponos. En la fino la aristokrata temo miksita kun la milito estas simila al la etoso de El rey y la reina; konfiskita palaco, malaperintaj aristokratoj, adultoj ktp.

La ĉapitra strukturo amasigas nekonektitajn epizodojn kaj detalojn en ĝenerala kadro de kiu kiu atendas iun, iom ripeto de la fama teatraĵo Atendante Godot de Samuel Beckett. Tamen en la fina ĉapitro ja alvenas la atendito kaj ĉio finiĝas subite.

La lingvonivelo de maljuna Sender estas iom poluita post tiom da tempo en la usona ekzilo. Estas kelkaj anglismoj, kiel ĉe pasiva voĉo "las mujeres no están permitidas de poner..." (p. 46). Kaj la malkonekto kun la hispana lingvo notindas: "cantarle la cartilla" (p. 180), erara esprimo kiel kruco inter "cantarle las cuarenta" kaj "leerle la cartilla".

Referencoj redakti

  1. Ramón J. Sender, La antesala, Destino, Barcelona, 1971; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 30.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8

Eksteraj ligiloj redakti