La belle ferronière

pentraĵo de Leonardo da Vinci

La belle ferronière estas la titolo per kiu estas konata portreto de la Renesanco: hodiaŭ troviĝanta en la muzeo Luvro, plej verŝajne de la sama modelo kiel alia en la Muzeo Czartoryski de Krakovio, ambaŭ atribuitaj al la itala pentristo Leonardo da Vinci. Tiu ĉi Portreto al la nekonata virinoPortreto de damo de la Muzeo Luvro estis pentrita ĉirkaŭ 1490-95, kaj estas pli frua verko Damo kun ermeno de Krakovo. Temas pri olepentraĵo sur tabulo kiu mezuras 63 cm alte kaj 45 cm larĝe.

Kvankam la kritiko ĝin atribuas al Leonardo, antaŭe estis atribuita ankaŭ al Boltraffio.

"La belle ferronière" estis amantino de la reĝo Francisko la 1-a (Francio). Ŝi estis burĝulino de Parizo, kaj verŝajne ricevis tian nomon pro la profesio de la edzo, ferronnier (ferkomercisto), aŭ pli simple el la nomo de la edzo, eble nomita Ferron. Ĉi tiu viro ŝajnigis toleri la konduton de sia edzino, sed kaŝe elpensis kiel liberigi sin de ŝi kaj de la reĝa amanto, pere de la sifiliso. Ŝi baldaŭ mortis kaj Francisko neniam kuraciĝis.