La Lernejo Perse (The Perse School) estas kuneduka, dumtaga mezlernejo en Kembriĝo, Anglio. Ĝia simbolo estas pelikano.

Historio redakti

Perse estas la plej malnova ekzistanta mezlernejo en Kembriĝo. La lernejo estis fondita en 1615 fare de Stephen Perse. Ĝi estis establita en loko pli poste konata kiel "Free School Lane", por provizi ejon al 100 liberaj akademiuloj el ĉiuj devenoj. La originala ejo nun estas la Muzeo Whipple de la Historio de Scienco. En 1881 oni fondis knabinan lernejon (Perse Girls), kiu estas nun parto de la Fondaĵo Stephen Perse. Kvankam ili havas la saman nomon, la Fondaĵoj Perse kaj Stephen Perse estas apartaj unuoj, ambaŭ akceptas kaj knabojn kaj knabinojn.

Dum la komenco de la 20-a jarcento, la eksperimentaj instruaj metodoj de Lernejestro W.H.D. Rouse (1902-28) - notinde la "Rekta Metodo" de instruado de fremdaj lingvoj-, altiris internacian atenton. Henry Caldwell Cook ankaŭ elpensis la metodon The Play Way por instrui la anglan literaturon, per lernantoj laŭvorte enscenigante kaj elformante tekstojn, kiel ĉiutagan praktikon, en speciale konstruita Mummery, kiu estis klasĉambro kun teatro.

Perse ricevis registaran financadon jam en tempo de Rouse. Inter 1945-1976 ĝi estis Direct grant grammar school, oferante liberajn lokojn por 40% de la lernantoj. Post abolicio de Assisted Places Scheme (ŝtatfinancita lernado en neŝtataj lernejoj, post sukcesa ekzameno), Perse ne plu ricevis ajnan ŝtatan apogon kaj iĝis sendependa. En 2015 la lernejo proponis ĉirkaŭ 1 milionon da pundoj jare en stipendioj, ebligante lernadon de ĉirkaŭ 120 lernantoj. Ĝi havas partnerecojn kun 17 lokaj ŝtataj bazlernejoj, inkluzive de studento-mentoran partnerecon kun bazlernejoj Colville kaj King Hedges, Muzeo Fitzwilliam kaj Muzeo de Arkeologio kaj Antropologio.

Bibliografio redakti

(en) John Milner Gray, A History of the Perse School, Cambridge, Bowes & Bowes,‎

Eksteraj ligiloj redakti