La karota horo (hispanlingve "La hora zanahoria"), rilatas al normo de civitana kulturo en kiu oni valoras la vivon kaj oni mem kontrolas la kvanton da alkoholaĵoj konsumitaj en la finsemajnaj festoj kaj oni men decidas ne stiri ebria.

Ĝenerale dirite la "karota hoto" fruigas la horon ĝis kiam povas funkcii leĝe la komercaj instalaĵoj kie oni vendas aŭ povas konsumi alkoholaĵojn.

Tiu ĉi normo naskiĝis en Bogoto, Kolombio, dum la urbestra periodo de profesoro Antanas Mockus kaj, antaŭ la bonaj rezultoj, ĝi etendiĝis en aliaj urboj de Sudameriko.

La nomo "karota horo - hora zanahoria" devenas de hispanlingva vortludo. En la amerika hispana la sono ZANAhoria estas egala al SANA. Kaj en Kolombio oni familiare diras, kiam iu esta sana (tio estas, ke iu ne ŝatas, ekzemple, ebriiĝi), ke tiu persono esta ZANAhoria.