Aurelijus Rutenis Antanas Mockus Šivickas (Bogoto, 25-an de marto de 1952) estas kolombia matematikisto, filozofo, kaj politikisto, de litovaj prapatroj. Magistro pri Filozofio (Nacia Universitato de Kolombio), Licenciulo pri Matematiko kaj Filozofio (Universitato de Dijón, Francio), Doktoro Honoris Causa (Universitato de Parizo XIII, Francio) kaj de la Nacia Universitato de Kolombio, kaj abituriento de la Franca Liceo Louis Pasteur. Li estis dufoje urbestro de Bogoto kaj aspiris al la posteno de prezidento de la Respubliko.

Antanas Mockus
Antanas Mockus
Antanas Mockus
Persona informo
Aurelijus Rutenis Antanas Mockus Šivickas
Naskiĝo 25-an de marto de 1952
en Bogoto
Etno Litovoj vd
Lingvoj hispanalitova vd
Ŝtataneco Kolombio vd
Alma mater Nacia Universitato de KolombioUniversitato de BurgonjoUniversitato de Parizo • Lycée français Louis Pasteur vd
Partio Verda Partio
Familio
Patrino Nijolė Šivickas vd
Edz(in)o Adriana Córdoba
Profesio
Okupo matematikisto • filozofo • universitata instruisto • ĵurnalistopolitikisto vd
En TTT http://www.partidoverde.org.co/
Politikisto de Kolombio
Urbestro de Bogoto
Dum 1-a de januaro 20011-a de januaro 2004
Antaŭulo Enrique Peñalosa
Sekvanto Luis Eduardo Garzón
Urbestro de Bogoto
Dum 1-a de januaro 199510-a de aprilo 1997
Antaŭulo Jaime Castro Castro
Sekvanto Paul Bromberg Zylverstein
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En septembro de 2009, Mockus aliĝis al la Verda Partio kune kun la ankaŭ eksurbestroj de Bogoto Luis Eduardo Garzón kaj Enrique Peñalosa. La 14-an de marto de 2010 li estis elektata per popola konsultado kiel oficiala kandidato de tiu politika partio por la prezidentaj elektoj de Kolombio de 2010.

Biografio redakti

Filo de inmigrintoj de Litovio. Oni konsideris lin genia infano kiu lernis legi kiam li estis dujara kaj gradiĝis kun honoroj en la Franca Liceo de Bogoto en 1969. Li studis matematikon kaj filozofion ĉe Dijon, Francio en 1972.

Li fariĝis Magistro pri Filozofio en la Nacia Universitato de Kolombio kaj verkis tezon kies nomo esas "Reprezenti kaj disponigi studon pri la nocio de reprezentado orientita al la ekzameno de ĝia rolo en la antaŭa kompreno de la estaĵo kiel disponibleco" en el jaro 1988.

Oni nomumis lin kiel ĝeneralran direktoron de la Nacia Universitato en 1990. Unue kiel Akademia Vicdirectoro kaj poste en tiu posteno, oni konis lin ĉar li antaŭenigis akademian reformon kaj pri politikojn pri komforto en la Universitato, kaj pro serio de polemikaj publikaj agadoj kiel iri al la universitato bicikle, preni siaj seksorganojn antaŭ homamaso en Manizales kaj antaŭ ĉio mallevigi siajn pantalonojn en la aŭditorio el la Nacia Universitato antaŭ gruopo de bruemaj studentoj kiuj malebligis al li fari paroladon. Post ĉi tiu neatendita interveno, lia nomo havas nacian gravecon, tiel kiel en la jaro 2003, oni devigas lin rezigni al sia posteno kaj, post malsukcesaj kandidatiĝoj por plenumi la postenon en la vennta periodo, li presentiĝas kiel kandidato al la urbestra posteno de Bogoto. Per kampanjo senprecedenca en la mondo, en kiu ne estis reklamoj, sed ja elektaj promesoj pri nova civitaneco surbaze de diktrino kiun li nomis "urba kulturo", li venkis sian ĉefan kontraŭulon Enrique Peñalosa. Li rezignas sian postenon komence de 1997 por povi sin ĵeti en la prezidentan elekton de 1998.

En la jaro 2001, li reiras al la politika escenejo kiel kandidato al dua elekto kiel urbestro de Bogoto. La urbestreco de Mockus finis en 2003, kaj anstataŭis lin Luis Eduardo Garzón. MOckus decidas havigi al si sabatan jaron, kaj vojaĝis kaj dialogis en la mondo. Li pesis reiri al CNU la venontan jaron, kvankm li konsideris sin ĵeti en pezedentan kampanjon

Post pasigi du semajnojn en Kennedy School of Government en Usono en 2004, "por kunhavi l spertojn pri civitana kompromiso kiun havis la studentoj kaj la fakultato", Mockus reiras al Harvard kiel vizita profesoro pri romidaj lingvoj por instrui la hispanan en la dua semestro de 2004. Dum novembro Mockus vojaĝis al la Universitato de Virginio por paroli la la uzado de sociaj pozitivaj mekanismoj rilate al la posteno de Urbestro de Bogoto.

En 2004, la ĵurnalo Draugas elektas al Mockus kiel la litovanon de la jaro.En oktobro de 2004, li vizitas je la unua fojo la litovan komunumon de Chicago, Illinois, kiu estas la plej granda litova komunumo ekster Litovio, kaj prelegis en la litova lingvo.

Politika vivo redakti

Urbestro de Bogoto (1995-1998) redakti

La 1-an de januaro de 1995 likomnncigas sian an periodon kiel urbestro. Li kunformis la registaron metante akademikulojn kaj ne politikistojn en la plej gravaj postenoj de la administrado.

Li plisolidigis la sanigon de la bogotaj financoj kiu komenciĝis en la urbestra periodo de Jaime Castro serĉe de rimedoj antaŭ ol kompromisiĝi en publikaj laboroj. Same kiel sia antaŭulo,li faris multajn nepopularajn decidojn kiel la imposto al la benzino kiu igis lin distngiĝi kiel unu el la impulsantoj de la nova Bogoto. Li sukcesis malpliigi la perfortajn mortigojn per malpermeso de uzo de piroteknikaĵoj al neprofesiuloj kaj antaŭ ĉio per la atarigo de sia plej populara normo La karota horo.

Sed estis en la kampanjo pri propravola ŝparado de akvo , kie li pli bone demonstris la efikecon de siaj pedagogiaj metodoj amase aplikataj.

Dum sia vivo kiel urbestro ne ĉesis surprizigi per stangaj aperoj, kiel sia geedziĝo kun socia asistantino en cirko , portantaj vestojn fabrkitaj el fique kaj surrajdantaj elefanton. Oni vidis tiujn ĉi aperoj ankaŭ antaŭ lia urbestreco, ekzemple kiam survestis vestaĵojn de superheroo kaj inkluzive eĉ improvisis repajn kantojn.

Prezidenta aspiro de 1998 redakti

Li rezignas al sia posteno komence de 1997 (anstataŭita de la Direktoro de la Instituto pri Kulturo kaj Turismo de tiu epoko, la fizikisto Paul Bromberg Zylverstein), por povi si ĵeti en la prezidentajn elektojn de 1998. Li serĉas manierojn por sin subteni, prelegas pro mono kaj laboras kiel ĵurnalisto en notic-programo. Komence li prezentiĝas kiel prezidenta kandidato, sed poste li akceptas esti vicprezidenta kandidato komplemente de Noemí Sanín, reprezentantino de la tradicia politika klaso. Dum la prezidenta kanpanjo denove estis rolulo en skandalaj okazaĵoj kiel tiu ĵeti akvon en la vizaĝon de la kandidato Horacio Serpa dum debato por ekzemplegi unu el siaj pedagogiaj metodoj.

Urbestro de Bogoto (2001-2004) redakti

En la jaro 2000, li reiras al al politika escenejo kiel kandidato al dua elektoperiodo kielurbestro de Bogoto, kaj li devas peti pardonon al al ĉefurba elektintato ĉar li forlasis la postenon dum la antaŭa urbestra periodo; en malmultaj monatoj li transformigzxas en la unua konkuranto de la eksministro María Emma Mejía, kiun li fine venkas per pli ol 100.000 voĉoj.

Dua urbestra periodo (jabuaro de 2001 - decembro de 2003)permesas al li reakiri la bildon de sendepenta kaj efika politikisto antaŭ la publika opinio kaj impulsas lin serĉi la prezidentecon de la respubiko.

Li daŭrigas la disvolvigon ka pligrandigon de la transporta sistemo Transmilenio per artikohavaj aŭtobusoj, kiu estis starigita de Enrique Peñalosa.

Prezidentaj kaj parlamentaj aspiroj de 2006 redakti

Mockus prezentas sian movadon "Viziuloj kun Antanas" al la parlamentaj elektoj de marto de 2006, sed li suferas plenan malvenkon kaj li ne sukcesas akiri eĉ unu palamentan postenon, nek en la Senato nek en la Ĉambro de Diputitoj. Malgraŭ tio, li daŭrigas sian prezidentan kampanjon kun la partio Socia Indiĝena Alianco.

En la prezidentaj elektoj de la 28-an de majo de 2006 finas en la kvara pozicio. Kekaj specialistoj diras ke temas lia malvenko obeas parte al la etoso de radikaliĝo en kiu, aŭ oni estis apoganta la prezidenton (kiu aspiris al la reelekto), o oni estis kontraŭ li. Ĉar la ideoj de Antanas reprezentis malsimilan vidpunkton, pli kompleksan kaj imputeblan la la dekstro, centro aŭ maldekstro, oni formetis sian proponon dum la elekto. Antaxuis lin Álvaro Uribe Vélez en la unua vico, Carlos Gaviria Díaz due kaj Horacio Serpa Uribe trie.

Post tio, li sin dediĉas al la reestrukturigado de la projekto de la Viziuloj man-en-mane kun la indiĝenoj, kun la intenco havigi al si partianojn trans Bogoto por pligrandigi kion li nomas minoritato "stranga sed valorhava" (aludante al kiuj voĉis por li), ĉar laŭ li diras, tiu ĉi minoritato lasis sin allogi sen la iloj de la tradicia politiko (sen reklamoj nek aĉaj agoj, nek popolflatemaj promesoj). En 2007, cele de la regionaj elektoj, li impulsas la kampanjon Vitala Voĉo kiu celis konciencigi en la voĉdonantaro la gravecon pensi sian voĉon.

Prezidenta kandidato de la Verda Partio en 2010 redakti

Kandidatoj de la Verda Partio:

Por elekti sian kandidaton al la prezidenteco, prezentiĝis de la Verda Partio la eksurbestoj de Bogoto Antanas Mockus, Enrique Peñalosa y Luis Eduardo Garzón.

Dum la unuaj tagoj de aprilo ekzistis alproksimiĝo inter Antanas Mockus y Sergio Fajardo kun la celo prksimigi siajn poitikajn proponojn kaj por ke Fajardo fariĝu la vicprezidanto de Mockus. Tiu ĉi lasta deklinis sian prezidentan kandidatecon por iĝi la vicprezidento de la kandidato de la Verda Partio. Tamen, la alianco fin-efektiviĝis la 12-an de aprilo de 2010 laŭ peto de la Fajardo mem. Provizore, estis enskribita Liliana Caballero kiel vicprezidenta formulo de Mockus.

La kandidatoj Mockus kaj Santos havis la pli grandajn kvantojn da voĉoj en la unua elektado, la 30-an de majo. En la dua kaj definitiva, okazinta la 20-an de junio de 2010, la kandidato Juan Manuel Santos atingis 9'004.221 voĉojn kontraŭ 3'588.819 de Antanas Mockus, kaj fariĝis la nova prezidento de Kolombio.

Ankaŭ vidu redakti

Eksteraj ligiloj redakti