La kvara mano aŭ originale en angla The Fourth Hand estas romano verkita en 2001 de usona romanisto John Irving. Ĝi estis lia 10a publikigita romano. Temas pri viro kiu suferas mantransplanton. Paralele la aŭtoro priskribas kaj kritikas la pritraktadon de la novaĵoj fare de la televida tutnovaĵa kanalo por kiu laboras la ĉefrolulo; tio estas, temas pri kritiko kontraŭ la malserioza ĵurnalismo. Tiu socia aspekto ĉefe ampleksiĝas al la vivo de novjorkanoj kompare kun la loĝantoj de aliaj partoj kaj eĉ al la sociaj kaj kulturaj diferencoj inter diversaj grupoj.

The Fourth Hand
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro John Irving
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 3-a de julio 2001
Eldonejo Random House
vdr

Enhavo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  1. The Lion Guy, nome la leonulo. Meznivele konsiderita ĵurnalisto Patrick Wallingford suferas akcidenton dum intervjuo al cirkulo ĉe leonkaĝo, unu el kies loĝantoj elkaptas kaj formanĝas lian manon. Oni priskribas lian vivon kaj kiel la eks-edzino kaj filino ekscias pri la afero kiu aperas fakte televide.
  2. The Former Midfielder, nome la kampomezulo. Oni prezentas la vivon de mankuracisto Dro. Zajac, strangulo kiu emas forigi hundofekaĵojn per sporta bastonfrapo. Ankaŭ li suferas la haton de sia eks-edzino. Li ricevas sian filon ĉiun trian semajfinon. Lia hejmservistino amas lin. Li prepariĝas por pionira man-transplanto.
  3. Before Meeting Mrs. Clausen, nome antaŭ renkonti sinjorinon Clausen. Vivo de Patrick antaŭ kaj malantaŭ sia divorco.
  4. A Japanese Interlude, nome japana intermezo. Veturo de Patrick al privirina kongreso en Japanio. La hotelo. Amafero kun aĝa virino. Li decidis pri "ŝanĝo" de sia vivo.
  5. An Accident on Super Bowl Sunday, nome akcidento la dimanĉon de la Superpokalo. Otto Clausen estas afliktita pro la malvenko de sia futbalteamo kaj ebria. En sia kamiono kiam li klopodas reagi al ŝtelado fare de junuloj li ekprenas revolveron, kiu ekpafas akcidente, kaj mortigas lin. La edzino, jam vidvino, tuj alvokas la mankuraciston Zajac.
  6. The Strings Attached, nome la ligitaj ŝnuroj. Zajac informas al Patrick pri la postuloj de sinjorino Clausen renkonti lin. Kiam okazas la renkonto, Doris Clausen volas ankaŭ amori kun Patrick, ĉar ŝi volas gravediĝi. La seksa rilato ege plaĉas al li.
  7. The Twinge, nome la dolorfrapo. Okazis la operacio. Dum rekupero Doris akompanas Patrick, kaj eĉ dormas apud li, fakte apud lia liva mano. Dum ŝi tuta amegas ŝin, ŝi amegas lian livan manon kaj eĉ amoras al ĝi. Tiu "amorado" malaperigas lian dolorfrapon. Siaflanke la doktoro jam edziĝis al Irma kaj feliĉas ambaŭ kaj lia filo.
  8. Rejection and Success, nome netolero kaj sukceso. Ŝajne la mano jam notis, ke la amo de Doris transiris el la mano al la filo. Ŝi jam ne bezonas Patrick, kies liva mano verdiĝas kaj devas esti forigita. Patrick plu amas Doris, sed li jam ne spertas la iamajn sentojn de la kabano ĉe la lago, kie iam Otto kaj Doris estis amorintaj. Sed paradokse tiu perdo (la amo al Doris kaj ili filo) plenigis lian animon. Li iĝis senkonscie pli aŭtoritata ĉe la televida kanalo.
  9. Wallingford Meets a Fellow Traveller, nome W trafas veturantinon. Trista vivo de Patrick sen Doris, ilia filo kaj sia nova liva mano. Li malakceptas la amorproponojn de sia kolegino Mary. Li ankoraŭ sentas en sia neekzistanta mano formikadon (ne fornikadon). Li konsultas la doktoron Zajac, kiu konsilas al li aman vivon. Ĉe la naĝejo de la hotelo li renkontas gravedan avinon, kun kiu li kuŝas, sed ne amoras, nur ili legas porinfanajn librojn kaj ŝi kondutas avin-patrinece.
  10. Trying to Get Fired, nome klopodante iĝi sendungita. Finfine Patrick amoras kun sia kolegino Mary. Kiu la venontan tagon estas suprenigita al estra posteno. Patrick tamen vekas ŝian ĵaluzon amorante kun junulino 20-iom-aĝa. Dume li enŝovas kontraŭkanalajn detalojn en sia televidaj aperoj por esti maldungita kaj esti libera por klopodi ligiĝi al Doris en Viskonsino.
  11. Up North, nome supren norden. Patrick paŝas belegan semajnfinon kun Doris kaj Otto en la ĉelaga kabano kiun li per sia transplantita mano memoris sen esti estinta tie. Familieca etoso inter Doris, Patrick kaj la bebo. Li proponis al ŝi komunan vivon: ŝi pripensas, dekomence la ombro de la ebla gravediĝo de Mary intermetiĝas. Poste ili amoras. Dum amorado ŝi uzas la stumpon de Patrick kiel kvara mano (la tria estus la transplantita kaj same perdita kiel la dua); ŝi krome donacas al ŝi umbilikan pendojuvelon kun ŝi "uzis" por gravediĝi kun la formo de mano deziranta bonan sorton.
  12. Lambeau Field estas la nomo de la stadiono kie Doris invitas Patrick post longa atendado. Tie ŝi akceptas lin, post kiam la tuta familio de ŝia eks-edzo jam estis akceptinta Patrick. Ŝi klopodas ami lin, kaj traktas lian kvaran manon kiel memoro de ŝia eks-edzo eĉ amorante.

Eksteraj ligiloj redakti