La lasta ĉeĥo estas romano de Josef Kajetán Tyl, unua romano verkita en la ĉeĥa lingvo.

Pariza tenorulo Pedrazzi venas al Prago. En franclingva kaj germanlingva societa vespero de nobeloj li rakontas, kiel li estis preskaŭ murdita en svisaj Alpoj, sed en la lasta momento lian vivon savis pentristo Carlo. Subite venas nova gasto, juna grafo Velenský, kaj Pedrazzi en li rekonas sian Carlon. Komune ili forveturas al la kastelo de Velenský, kie vivas la maljuna grafo, opinianta sin lasta ĉeĥo, ĉar la juna eĉ ne volas ĉeĥe paroli.

La patro volas trudi al la filo sian zorgatinon Marta, kiun la filo rifuzas, ĉar li amas filinon de ĝardenisto, Klara. Tamen ŝia frato Svoboda anoncas al la juna grafo, ke Klara ne plu volas lin vidi, ĉar la tuta ĝardenista familio opinias peko, ke la filo rifuzas plenumi la volon de sia patro. Prefere ili nokte forvojaĝis al nekonata loko.

Dume Pedrazzi renkontis Martan kaj prezentis sin al ŝi kiel ŝia frato, kiu kiel dekjarulo forkuris el la hejmo kun komediantoj kaj fariĝis glora kantisto.

Al Prago alveturis ankoraŭ franca kolonelo, kiu en junaĝo duelis en Parizo kun ĉeĥa nobelo, estis grave vundita, ĉiuj lin opiniis morta. Kiam li tamen resaniĝis, li eksciis, ke lia edzino estis trafita de apopleksio kaj mortis, liaj du infanoj malaperis.

Fine montriĝis, ke la maljuna grafo Velenský estis la duelanto, kaj opiniante, ke li mortigis la gepatrojn, li volis prizorgi almenaŭ la infanojn por mildigi sian pekon. Li forveturigis ilin al Bohemio kaj konfidis al instruisto Petráček, kiun la infanoj opiniis sia patro. Nelonge post malapero de la knabo la instruisto mortis kaj la grafo mem komencis zorgi pri Marta, kvazaŭ ŝi estus lia filino. Dume lia propra filo estis edukata en Francio, laŭ deziro de la mortinta patrino, edzino de Velenský. La sopiro de la grafo estis, ke lia filo edziĝu al Marta kaj tiel mildiĝu la krimo.

Kiam ĉio klariĝis, montriĝis, ke Marta mem amas sinjoron Svoboda, fraton de Klara. La tri patroj (grafo, kolonelo, ĝardenisto) estis kontentaj kaj okazis du nuptoj - juna grafo Velenský edziĝis al Klara, kaj Marta edziniĝis al Svoboda.

Jam dum la veturo de Prago al la kastelo en kaleŝo sinjoro Svoboda pasie disputis kun la juna grafo kaj la kantisto Pedrazzi pri la ĉeĥa lingvo, pri la situacio de la ĉeĥa nacio ĉirkaŭ la jaro 1840. (La priskribo estas interesa, ĉar la situacio similis al la nuntempa siatuacio de Esperanto-movado). Pro la tro patriotisma tono estis la romano akre kritikita de komenciĝanta ĵurnalisto, tiam 25-jara Karel Havlíček Borovský. Havlíček skribis, ke la nacio ne plu ploru pri sia sorto, sed prefere laboru por sin elsavi.

Nur post dek jaroj la du viroj renkontiĝis, nelonge antaŭ la mortoj (ambaŭ mortis en 1856), Havlíček deklaris, ke li bedaŭras, kion li kiel junulo skribis pri viro, kiun li tre estimas. Tyl respondis, ke la kritiko helpis al li verki sekvajn verkojn pli bone.