La lernoservanto de la akuŝistino

La lernoservanto de la akuŝistino (angle The Midwife's Apprentice) estas porinfana romano de Karen Cushman. Ĝi rakontas kiel senhejma knabino fariĝas lernoservanto de akuŝistino, havigas al si nomon kaj lokon en la mondo, kaj lernas esperi kaj superi malsukceson. La romano gajnis la Medalon John Newbery en 1996.

La lernoservanto de la akuŝistino
Origine The Midwife's Apprentice
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Karen Cushman
Lingvoj
Lingvo angla
Eldonado
Eldondato 1991
Eldonejo Houghton Mifflin Harcourt
Lando Usono
Trajtoj
Paĝoj 122 pp
ISBN 0-613-00185-0
OCLC 173089913
Ĝenro Porinfana historia fikcio
Medio papero (mola kaj malmola kovrilo)
vdr

Mary Beth Dunhouse, komitatestro de la Elekta Komitato de la Premio Newbery, skribis pri la libro, "La leganto estas entirata ekde la unua frazo kiam la aŭtoro priskribas 'putrantan kaj malkvietan stakon.' Kaj tiam renkontas la leganto la centran rolanton, Bubinaĉon--'nelavita, nenutrita, neamata, kaj neaminda... kiu revis pri nenio, ĉar ŝi esperis pri nenio kaj nenion atendis.' Tiu senhejma vagulo fariĝas lernoservanto de la akuŝistino--homo kun nomo kaj loko en la mondo. Mezepoka Anglujo bone elvokiĝas, kaj legantoj trovos ĉi tiun mondon tiel altira ke ili turnados la paĝojn por vidi kio estas okazonta."[1]

En intervjuo en la revuo Scholastic, Cushman diris, "La libron mi skribis en proksimume 9 monatoj, la sama daŭro, en kiu oni faras infanon. Interese, ĉu ne? Mi estis farinta multe da esplorado pri la Mezepeko por Catherine, kromnome Birdy, do mi sciis multe pri la tempo kaj loko. La esplorado, kiun mi faris, celis specifaĵojn pri naskado, herboj, kaj kuracado."[2]

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Komence de la romano, la ĉefrolanto estas akceptita kiel lernoservanto de Jane, la malbonkora vilaĝa akuŝistino. Jane nomas la knabinon Skarabo, ĉar ŝi ne memoras sian veran nomon, sed evitas instrui ŝin pri akuŝhelpado ĉar ŝi malvolas konkuron. La knabino tamen lernas kiom ŝi povas, psike kreskas pro diversaj spertoj, kaj alprenas la nomon Alyce kiam iu misrekonas ŝin kiel knabinon kun tiu nomo. Alyce sukcese helpas akuŝantan kamparaninon sola, dum Jane estas kun la Sinjorino de la Bienaro. Post mallonge, alia virino petas la helpon de Alyce sola, sed ĉi tiu nasko estas pli malfacila kaj Alyce ne kapablas helpi. Jane intervenas por fini la laboron kaj Alyce honte fuĝas el la vilaĝo. En alia vilaĝo ŝi akiras laboron ĉe gastejo. Tie ŝi kapablas helpi virinon, kiu venis al la gastejo kun sia edzo petegante helpon, ĉar ŝi ekakuŝas ne sciinte ke ŝi gravedas. Alyce komprenas ke ŝi vere deziras fariĝi akuŝistino. Ŝi reiras al Jane kaj sukcesas konvinki ŝin reakcepti ŝin kiel lernoservanton.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj redakti

  1. 1996 Newbery Medal and Honor Books. Scholastic Magazine (1996). Alirita 14-a de junio 2015.
  2. Interview with Karen Cushman. American Library Association (2014). Alirita 14-a de junio 2015.