La locomotiva
La locomotiva estas kanzono de Francesco Guccini aldonita en la albumo Radici de 1972. Eble ĝi estas la plej fama kanzono de Guccini kaj li ekde tridek jaroj ludas ĉi tiun kanzonon al la fino de liaj koncertoj. La bolonja popolmuzika Modena City Ramblers ludis ĉi tiun kanzonon en la albumo La grande famiglia.
La locomotiva | ||
---|---|---|
E-titolo | La lokomotivo | |
Artistoj | Francesco Guccini Modena City Ramblers | |
Albumo | Radici Guccini La grande famiglia MCR | |
Ĝenro | Popola muziko | |
Longo | 8 min : 17 s | |
Firmao | EMI | |
Tekstisto | Francesco Guccini | |
Komponisto | Francesco Guccini | |
Produktisto | Francesco Guccini | |
IntrigoRedakti
La kanzono prikantas la historion de Pietro Rigosi, anarkiisma lokomotivestro, 28-jaraĝe, edziĝita kaj patro de du knabinoj. La 20-an de julio 1893 Rigosi ekposedis lokomotivon kaj rapidege direktiĝis al bolonjan stacion. La faka personaro de la stacio deviigis la trajnon sur parkotrako, kie rompiĝis kontraŭ halta aŭto.