Guccini estas konsiderita, kune kun Francesco De Gregori kaj Fabrizio De André, unu el la plej gravaj elstaruloj de la skolo de la italaj kantaŭtoroj [2][3][4]. La tekstoj de liaj kantoj estas ofte konsiderataj versaĵoj. Krom la kritika aprecado, Guccini ĝuas grandan popolan sekvantaron, kiu konsideras lin "simbolon" por tri generacioj.[5].
La kantaŭtoro naskiĝis el Ester Prandi kaj Ferruccio Guccini, familio de kampula origino, en vojo Domenico Cucchiari nº 2, la 14-an de junio1940 en Modena. La eniro de Italio en la dua mondmilito, okazita du tagojn antaŭe, alportis lian patron al rekrutiĝo kaj tio devigis Guccini-n vivi kune kun lia patrino ĉe patrinaj geavoj, en Pàvana, sur la toskana-emilia Apenino[6]. La infanaĝo kaj la adoleskaĝo pasigitaj sur la montoj de la Apeninoj estas menciitaj plurfoje en liaj verkaĵoj: lia unua romanoCròniche Epafániche; multaj de liaj kanzonoj, aldone, ĉerpis el ĉi tiu montara medio, pri kiu li plurfoje deklaris esti multe fiera[7]. Tiu forta apartena sento al naskiĝlokoj, kiun li priskribis en la kanzono Radici[8], do strekus forte lian poetikon, revenante ofte en lia vivaj "portretoj", kiel Amerigo, kiu rakontas malriĉeco kaj flankenigo de elmigrinta praonklo[9].
Pàvana fariĝis tamen en liaj mem vortoj «memoro de momento eble neniam vivita»[10] kiam, fine de la milito revenis en lokoj forlasitaj kelkaj monatoj post lia naskiĝo[11]. En 1945 Guccini vivis kun lia familio en Modena, kie lia patro reprenis la postenon ĉe la itala Poŝto.
En Modena, priskribita kun maldolĉeco en la kanzono Piccola città, Guccini pasigis lian adoleskon kiun li rakontis en Vacca d'un cane, lia dua romano. Post la deviga lernejo, la porinstruista lernejo, en la sama ejo de la tenoroLuciano Pavarotti, diplomiĝante en 1958[12].
La poetiko de la modena kantaŭtoro, estimita hodiaŭe de multaj famaj aŭtoroj,[13] estas vasta en vasta muzikkariero, kvankam ĝi havas komunkarakterizojn. Guccini ofte uzas malsamajn lingvajn registrojn, de la pompa ĝis la popola; en liaj tekstoj oni povas trovi citaĵojn de famaj aŭtoroj kaj li pritraktas qvantego da temoj por atingi al moralaj konkludoj[13]. Legante liajn tekstojn eblas tiri radikoj de lia pensomodo: la uzo de malsamaj legoniveloj, lia ekzistencialismo, la metafizikaj tonoj, liaj personaj kaj eventaj portretoj.
„ Ma un'altra grande forza spiegava allora le sue ali parole che dicevano gli uomini son tutti uguali e contro ai re e ai tiranni scoppiava nella via la bomba proletaria e illuminava l'aria la fiaccola dell'anarchia la fiaccola dell'anarchia la fiaccola dell'anarchia ”
↑«Mia patrino Ester Prandi, el Carpi, ĉar manĝaĵoj estas ekporciumitaj, lokŝanĝis en Pàvana, en la hejmo de la patraj geavoj.» citita en "Un altro giorno è andato: Francesco Guccini si racconta a Massimo Cotto." Florenco, Giunti, 1999, paĝo 11. ISBN 88-09-02164-9.
↑«Kaj vi emas ene de ĉi tiujn ligojn ... La hejmo estas kiel memorpunkto», el Radici, Radici, 1972.
↑«...tiu homo estis mia vizaĝo, estis mia spegulo...», el Amerigo, Amerigo, 1978.
↑«Urbeto, filoko / ĵus naskigita komprenis vin aŭ estis la fato kiu dum tri monatoj forpuŝis min / urbeto, mi konis vin / nebulo kaj fumo, mi ne povas atribui vin la memora parfumo / kiu ŝanĝas plibone / sed estas ĉi tien en pensoj la hieraŭaj vojoj, kaj revenas / vizaĝoj kaj doloroj kaj sezonoj, amoj kaj parolantaj brikoj...», el Piccola città, Radici, 1972
↑«Je iu punkto, mi diris, ni revenis en Modena... En Modena ĝi estis malsama kaj ĝi ĉiam estus...» citita en "Un altro giorno è andato: Francesco Guccini si racconta a Massimo Cotto." Florenco, Giunti, 1999, pag. 20. ISBN 88-09-02164-9.
↑«Mi studis en la sama lernejo de Pavarotti, nur ke, kiam li estis en la kvara klaso, mi estis en la unua»; menciita en "Un altro giorno è andato: Francesco Guccini si racconta a Massimo Cotto". Florenco, Giunti, 1999, p. 24. ISBN 88-09-02164-9
Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al stilogvido.
La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie. Bonvolu ŝanĝi la enhavon por plibonigi la artikolon.